Glaciovelado estas la sporto moviĝi per velo-movita veturilo sur glaciigita akvosurfaco de riverolago. La unuaj veturiloj por tio estis laŭeble malpezaj velboatoj, al kiuj sube estis aldonitaj sketoj – kutime antaŭe unu sketo, malantaŭe horizontala breto, sur kies mezo apogiĝas la boata malantaŭo (la pruo) kaj ĉe ambaŭ finoj, dekstre kaj maldekstre, troviĝas po plia sketo. Nuntempe ĝenerale uziĝas aparte por tiu celo konstruitaj veturiloj, kiuj baze uzas la saman sistemon, sed estas kaj pli stabilaj kaj pli malpezaj (kompense en kazo de neceso ili ne naĝus sur akvo, do ne plu nomeblas "boato"). La plej konata modelo por glaciovelado havas la mallongigon "DN" (vidu sube).

Glacivelado
vintra sporto • speco de sporto • sporta fako
velado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
glaciovelado
glaciovelado ĉe la lago Reschensee en Sudtirolo

Historio redakti

Glaciovelado jam dum la 17-a jarcento estis konata en Svedio kaj en Nederlando. Dum la jaro 1865 ĉe la rivero Hudsono en la oriento de Usono ekestis la tutmonde unua glaciovelado-klubo. Dum la jaro 1935 fondiĝis "internacia konkursa asocio por glaciojaĥtoj", kiu donis al si la anglan nomon International DN Ice Yacht Racing Association (IDNIYRA).

La glaciovela sledo "DN" ekestis pro konstrua konkurso de la usona ĵurnalo Detroit News ("Detrojtaj Novaĵoj") kaj fine de la 1960-aj jaroj deklariĝis norma sportilo. La veturilo estas por unu sportanto. Pro sia simpla konstruo el maldikaj lignaj bretoj kaj pro bonegaj velaj karakterizaĵoj ĝi internacie iĝis la norma veturilo por glaciovelado.

La "glaciojaĥto Monotipo 15" estas plia pli disvastiĝinta tipo de glaciovelado-veturilo, iom pli granda, tiel ke ĝi taŭgas por du sportantoj, kaj en Exuropo tiom disvastiĝinta ke regule okazas Eŭropaj ĉampionadoj por glaciovelado per ĝi. La veturilo "Monotipo 15" atingas maksimumajn rapidecojn de 120 ĝis 140 kilometroj per horo. La germandevena estono Erik von Holst konstruis tiun glaciojaĥton dum la jaro 1932. La glaciovelaj veturiloj de tiu tipoj nuntempe aparte uzatas en Rusio, Estonio, Latvio, Litovio, Finnlando, Svedio, Nederlando, Germanio kaj Pollando.

Glaciovelado havas proksiman parencecon al ebenaĵo- kaj plaĝovelado – sportaj kategorioj, kiuj uzas similajn veturilojn, nur kun radoj anstataŭ sketoj ĉe la malsupro.

Tekniko redakti

La plirapidiĝo kaj poste konstanta rapideco (kun la modelo "DN" ĝis 150 km/h, kun modernaj glaciojaĥtoj ĝis 200 km/h) ne estas atingebla per iu ajn alia venta sporto ekster la sur fiksa grundo. La glaciojaĥto „Debutante“ de John D. Buckstaff ekde la jaro 1938 tenas la mondan rekordon pri rapideco sur glacio per 229 km/h.

Ankaŭ la necesaj manovroj por stirado de glaciovelado-veturilo draste malsamas de ĉio, kio aplikatas por akvovelado. Pro la granda rapideco kaj la parte riskaj manovroj por ŝanĝo de veturdirekto glaciovelantoj cixam per kaskoj kaj pliaj protektiloj klopodas preventi vundiĝojn.

"Glaciovelado" sen veturilo redakti

Tute alian specon de "glaciovelado" oni praktikas en Svedio: La sportistoj sur sketiloj portas kajtoforman velon, kaj tiel per uzo de la vento bloviĝas per granda rapideco sur la glacio – bildojn pri tio vidu en la paĝo indikita per la tiutema reta ligilo.

Literaturo redakti

  • Tidick, Markus Joachim: Auf rasender Kufe. Ein heiteres kaj ernstes Eissegelbuch. Pillkallen, Ostpreußen: Grenzlandverlag G. Boettcher, 1936 (germanlingva)
  • Tidick, Markus Joachim: Schneller als der Wind. Handbuch des Eissegelns. Rennen, Training, Klassen, Wettfahrt-Bestimmungen. Bielefeld: Klasing 1939 (1-a eldono) Berlin : Klasing 1958. - 4. Auflage 1977 (serio "Kleine Yacht-Bücherei" volumo 12, germanlingva)
  • von Holst, Erik: Die Eisyacht. Berlin: Klasing & Co. 1925. (serio "Yacht-Bibliothek" volumo 18, germanlingva)
  • Göpferich, Willy: Eisjacht. Leipzig: Verlag Hermann Beyer 1924. (serio "Wie baue ich mir selbst?" N-ro 196) – Noveldonita en la eldonejo Survival Press, Radolfzell, ISBN 3-937933-14-X (germanlingva)

Eksteraj ligiloj redakti