Felix Solmsen

germana lingvisto

Felix SOLMSEN (naskiĝinta la 11-an de julio 1865 en Piła, mortinta la 13-an de junio 1911 apud Bonn-Mehlem) estis germana filologo kaj fakulo pri la hindeŭropa lingvaro.

Felix Solmsen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1865 (1865-07-11)
en Piła
Morto 13-an de junio 1911 (1911-06-13) (45-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Regno
Familio
Infano Friedrich Solmsen
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • klasika filologo
vdr

Vivo redakti

Felix Solmsen studis en Berlino kaj Lepsiko klasikan filologion kaj komparan lingvosciencon. Inter liaj instruistoj menciindis influhave Johannes Schmidt, Karl Brugmann kaj August Leskien. La t.n. Lepsika skolo (Junggrammatiker) lernigis al Solmsen fundamenton da gravaj hindeŭropaj idiomoj dume filologio pli mergis lin en gramatikajn demandostarigojn.

Doktoriĝo sukcesis en 1886 Lepsike per la disertaĵo Sigma in Verbindung mit Nasalen und Liquiden kiu aperis en la fakgazeto "Zeitschrift für vergleichende Sprachforschung" (29, p. 59-124 kaj 329-358). Post gajno de la licencon pri gimnazia instruado (ĉe la Universitato de Halle) Solmsen malsaniĝis. Ne antaŭ 1891 li kapablis trapasi la devigan provan instruistan jarojn. Poste li laboris ĉe la Pegagogia seminario de Franckesche Stiftungen en Halle.

En 1893 li habilitiĝis ĉe la Bonna universitato; tie li komence estis privata docento pri kompara lingvoscienco antaŭ nomumiĝo je orda profesoro en la 1897-a jaro. Vokiĝojn al Groningen (1903) kaj Strasburgo (1908) li ne sekvis. En 1907 li iĝis orda profesoro en Bonn kaj en 1909 katedestro. Li mortis jam en 1911 pro falo el veturanta vagonaro.[1]

Graveco redakti

Solmsen antaŭ ĉio okupiĝis pri gramatiko, fonetiko kaj etimologio de la slava lingvaro, de la latina lingvo kaj de la greka.

Liaj plej gravaj skribaĵoj estis: Studien zur lateinischen Lautgeschichte (Strasburgo 1894), Untersuchungen zur griechischen Laut- und Verslehre (Strasburgo 1901) kaj Beiträge zur griechischen Wortforschung (Strasburgo 1909; apero de nur unu volumo). Postlasitaĵe troviĝis multe da prelegaj skizoj kaj kajeroj. Parton eldonis lia disĉiplo Ernst Fraenkel (Indogermanische Eigennamen als Spiegel der Kulturgeschichte, Heidelberg 1922).

Verkoj (elekto) redakti

  • Studien zur lateinischen Lautgeschichte. Strasburgo 1894 (interrete)
  • Untersuchungen zur griechischen Laut- und Verslehre. Strasburgo 1901 (interrete)
  • Inscriptiones Graecae ad inlustrandas dialectos selectae. Leipzig 1903. 2. Auflage 1905. 3. Auflage 1910 (online). Kvara eldono 1930. Represo Stuttgart 1966
  • Beiträge zur griechischen Wortforschung. Teil 1. Strasburgo 1909 (ne ekzistas daŭrigaj volumoj)
  • Indogermanische Eigennamen als Spiegel der Kulturgeschichte. Heidelberg, Verlag Carl Winter, 1922

Literaturo redakti

  • Ernst Fraenkel: Felix Solmsen. Ĉe: Biographisches Jahrbuch für die Altertumswissenschaft, 36/1914, p. 19–27.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Zeitschrift für die österreichischen Gymnasien. Volumo 64 (1913), p. 597.