Franckesche Stiftungen

muzeo en Germanio

Francke-fondaĵoj (germane: Franckesche Stiftungen) fonditis fare de August Hermann Francke en Halle (Saale) je la fino de la 17-a jc. Temas pri pedagogiaj institutoj.

La historia orfejo en Halle

Koncepto redakti

Por realigi pietismajn edukad-programojn Francke evoluigis ampleksan sistemon por la entuta prizorgo de knaboj kaj - nekutime tiutempe - ankaŭ por knabinoj.

En la mezo staris - sub la influo de Johann Amos Comenius - la alkonduko de la junularo al kristana vivo. Lernu la homoj jam kiel etaĝuloj pruvi la fidon en la vivo de ĉiu tago. Sekve religia instruado kaj la lernigo de rekte en la vivo aplikeblaj aferoj ludis eminentan rolon en tia pedagogio.

En 1695 Francke starigis lernejon por malriĉuloj: ĉirkaŭe li konstruigis tutan lernejan urbon kun orfejo, reallernejo, latina lernejo, fakula lernejo kaj instruistara trejnejo. Aldonitis pluraj ekonomiaj ejoj kaj fabriketoj.

Same la unua evangelia misia organizo Ostindische Missionsgesellschaft (fondita en 1709 fare de Bartholomäus Ziegenbalg) apartenis al tiuj ĉi fondaĵoj. Inter judoj misiadis anoj de Institutum Judaicum et Muhammedicum.

Daŭra graveco redakti

Post la morto de Francke en 1727 la tuto konsistis el 10 institutoj kun 2.200 lernantoj kaj 169 instruistoj (el ili du inaj). La prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a estis sekvinta konsilon de Francke en 1717, kiam li enkondukis la devigan instruadon de ĉiuj inter 5-12 jarojn aĝaj. Estis tio samtempe la fundamento de la ĉefe laŭ praktikaj celoj orientita prusa lernejsistemo.

 
La centra interna korto.

Post 1945 la fondaĵojn ekposedis la ŝtato kiu enkorpigis ilin en 1946 al la Universitato de Halle. Post la Turniĝo la ankoraŭ ekzistantaj konstruaĵoj restaŭritis. La hodiaŭa vizitanto ĝuas ejojn kaj komplekson kiuj kontinue sentigas la Francke-an spiriton. Troviĝas nun pluraj universitataj, kristanaj, socialaj kaj kulturaj institucioj sur la areo de la fondaĵoj.

Literaturo redakti

  • Günter Treizel: Kleiner Führer durch die Franckeschen Stiftungen zu Halle. Fliegenkopf-Verlag, Halle 2003, ISBN 3-930195-40-2.
  • Helmut Obst; Paul Raabe: Die Franckeschen Stiftungen zu Halle (Saale). Geschichte und Gegenwart. Fliegenkopf-Verlag, Halle 2000, ISBN 3-930195-35-6.
  • Paul Raabe; Thomas J. Müller-Bahlke (eld.): Das Historische Waisenhaus. Das Hauptgebäude der Franckeschen Stiftungen zu Halle. Halle 2005, ISBN 3-931479-73-0.
  • Thomas J. Müller-Bahlke: Die Wunderkammer. Die Kunst- und Naturalienkammer der Franckeschen Stiftungen zu Halle (Saale). Verlag der Franckeschen Stiftungen, Halle/Saale 1998, ISBN 3-930195-39-9.
  • Peter Menck: Die Erziehung der Jugend zur Ehre Gottes und zum Nutzen des Nächsten. Die Pädagogik August Hermann Franckes. Tübingen 2001, ISBN 3-484-84007-2.
  • Ekspozicia katalogo: Freiheit, Fortschritt und Verheißung. Blickwechsel zwischen Europa und Nordamerika seit der frühen Neuzeit. Harrassowitz, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-447-06476-7.
  • Georg Giersberg: Kinderzentrum statt Waisenhaus. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung (24.12.2010, p. 14)

Eksteraj ligiloj redakti