Wilhelm DÖRPFELD (naskiĝinta la 26-an de decembro 1853 en Wuppertal-Bredde, mortinta la 25-an de aprilo 1940 en Nidri sur Lefkado) estis germana arkitekto kaj arkeologo. Li taksatas fondinto de la moderna elfosadteknikaro kaj gravega arkeologiaj konstruteoriistoj.

Wilhelm Dörpfeld
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1853 (1853-12-26)
en Barmen
Morto 25-an de aprilo 1940 (1940-04-25) (86-jaraĝa)
en Lefkado
Tombo Nydri
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGermana Regno
Alma mater Bauakademie
Familio
Patro Friedrich Wilhelm Dörpfeld
Okupo
Okupo antropologo • arkitekto • arthistoriisto • arkeologo • arkitekturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de instruisto li frekventis la humanisman gimnazion en Elberfeld, kiu portas nun lian nomon. Tie li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1872. Poste li studis arkitekturon ĉe la Konstruakademio berlina kie li amikiĝis kun la arkitekto Friedrich Graeber kaj Karl Siebold. Tra deĵoro en buroo de sia instruisto kaj posta bopatro Friedrich Adler li ekokupiĝis pri arkeologia konstruesplorado. En 1877 li ekasistantis ĉe la elfosadarkitekto Richard Bohn kaj venis Olimpion. La elfosojn ekigis jam Ernst Curtius kaj Friedrich Adler en 1874. En 1878, kiam Dörpfeld estis nur 25-jaraĝulo, li estris la elforsadojn.

La fama gvidlibra eldonejo Baedeker dungis lin pro elstaraj konoj verki la paĝojn pri Olimpio en la numero pri Grekujo (ekde 1882).[1] Post fino de la laboroj olimpiaj lin vokis en 1882 Heinrich Schliemann Trojon. Ili iĝis bonaj amikoj kunlaboronte multloke. Inter 1883 kaj 1885 ambaŭ agadis en Tirinto. Inter 1885 kaj 1890 Dörpfeld ĉiam denove partoprenis la elfosadojn ĉe Akropolo kiam trovitis i.a. la fundamentoj de la malnova Ateno-templo. Inter 1888 kaj 1890 Schliemann kaj Dörpfeld ree kunagis en Trojo. Malgraŭ la morto de Schliemann en 1890 li restis en Trojo. Al Dörpfeld sukcesis fari la unuan interpreton de diversaj elfosaj tavoloj de Trojo. De 1886 li estis dua sekretario, ekde 1887 ĝis 1912 unua sekretario de la Germana Arkeologia Instituto. Li konsideratas fondinto de la scienca elfosado arkeologia. Danke al liaj novaj metodoj (ekz. atenta kaj pacienca interpretado, faro de akurategaj desegnaĵoj) la fako de elfosada profitis per sinplialtkvalitigo. En 1896 li fondis la Germanan lernejon de Ateno.

Jenas aliaj arkeologiaj agoj:

Honoroj redakti

Por siaj atingoj sur la kampo de arkeologio Dörpfeld iĝis honora doktoro ĉe sep universitatoj kaj en 1892 profesoro. Nomitis gimnazioj por li (Elberfeld, Ateno), stratoj (Berlino, Hamburgo, Munkeno, Ateno, Kerkira, Lefkada)

Skribaĵoj (elekto) redakti

  • kun Friedrich Graeber, Richard Borrmann kaj Karl Siebold: Über die Verwendung von Terrakotten am Geison und Dache griechischer Bauwerke (=Programm zum Winckelmannsfeste der Archäologischen Gesellschaft zu Berlin, 41). Verlag G. Reimer, Berlin 1891 (interrete).
  • Das griechische Theater. 1896.
  • Troja und Ilion. 1902.
  • Olympia in römischer Zeit. 1914. (interrete[rompita ligilo])
  • Alt-Olympia. 2 volumoj, 1935.
  • Alt-Athen und seine Agora. 2 volumoj, 1937–1939.
  • Erechtheion. Desegnis kaj prilaboris Hans Schleif. Mittler, Berlin 1942 (interrete)
  • Daten meines Lebens. Eldonis Klaus Goebel kaj Chara Giannopoulou, Patraso 2010. ISBN 978-960-6684-62-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Baedekers Griechenland, Leipzig 1904, p. VI