Alexander Christian Leopold CONZE (10a de decembro 183119a de julio 1914) estis germana arkeologo, kiu specializiĝis pri la arto de Antikva Grekio.

Alexander Conze
Persona informo
Naskonomo Alexander Christian Leopold Conze
Naskiĝo 10-an de decembro 1831 (1831-12-10)
en Hanovro
Morto 19-an de julio 1914 (1914-07-19) (82-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Grunewald Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Georg Conze
Patrino Sophie Helwing
Edz(in)o Elise Conze
Infano Elsbeth Krukenberg
Okupo
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • universitata instruisto • classical archaeologist
vdr

Li naskiĝis en Hanovro kaj studis ĉe la Universitatoj de Göttingen kaj Berlino. En 1855 li atingis doktoriĝon en Berlino kiel studento de Eduard Gerhard. En 1863 li iĝis helpoprofesoro ĉe la Universitato de Halle[1], kaj de 1869 ĝis 1877 li servis kiel profesoro pri arkeologio ĉe la Universitato de Vieno. En la 1870-aj jaroj li plenumis du arkeologiajn esploradojn ĉe Samotrako (1873 kaj 1875)[2].

Alexander Conze ĉe Samotrako.

En 1877 li estis postsekvanto de Karl Bötticher kiel direktoro de la Berlina Antikensammlung (Kolekto de Klasikaj Antikvaĵoj)[1] En 1887, li iĝis Sekretario de Germana Arkeologia Instituto[3]

En 1878, kune kun inĝeniero Carl Humann, li komencis elfosadon ĉe Pergamo en Malgranda Azio - projekto, kiu daŭris ĝis 1886. Kun Wilhelm Dörpfeld, li komencis duan arkeologian elfosadon ĉe Pergamo en 1900. Ĉe Pergamo, Conze kaj Humann malkovris unu el la plej grandaj arkeologiaj trezoroj de la Helenisma civilizo, nome la Altaron de Pergamo, kiu nuntempe ankoraŭ hejmas ĉe la Pergamo-muzeo en Berlino.

Conze mortis en Berlino.

Selektaj verkoj redakti

  • Die Bedeutung der klassischen Archäologie (La gravo de klasika arkeologio). Vieno 1869
  • Zur Geschichte der Anfänge der griechischen Kunst (Historio de la komencoj de la greka arto). Vieno 1870–1873
  • Heroen- und Göttergestalten der griechischen Künste (Herooj kaj "di-figuroj" en la grekaj artoj). Vieno 1874.
  • Römische Bildwerke einheimischer Fundorte in Österreich (Romaj verkoj loke malkovritaj en Aŭstrio). Vieno 1872–78

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Biography of Alexander Conze @ NDB/ADB Deutsche Biographie
  2. Harper's Magazine: (1889-1890), Volume 80 by Harper's Magazine Foundation
  3. .Dictionary of Art Historians Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine biography

Referencoj redakti

  • "Tiu artilolo enhavas tradukitan tekston el koresponda artikolo de la Germana Vikipedio".