Gotthold Gundermann

Gotthold Erdmann GUNDERMANN (naskiĝinta la 11-an de marto 1856 en Freienorla, mortinta la 19-an de oktobro 1921 en Tübingen) estis germana filologo klasika.

Gotthold Gundermann
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1856 (1856-03-11)
en Freienorla
Morto 19-an de oktobro 1921 (1921-10-19) (65-jaraĝa)
en Tübingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Vivo redakti

Studinte klasikan filologion ĉe la Universitato de Jena li doktoriĝis en 1880 pro la disertacio De Iuli Frontini Strategematon libro qui fertur quarto (pri Frontino). Sekve li kelkan tempon deĵoris instruiste.

En 1884 oni venigis lin je kunlaboro por la leksikografia projekto Corpus glossarium latinorum. Por povi plenumi tion ĉi li faris diversajn studekskursojn al gravaj universitataj kaj alitipaj bibliotekoj por ekspluato de la tieaj manuskriptoj. Ne antaŭ 1892, kiam venis voko al la Universitato de Gießen, li forlasis la redaktistaron.

Jam en 1888 Gundermann estis habitiliĝinta en Jena kaj en 1891 li nomunitis eksterorda profesoro. En 1893 aŭskulteblas lia deĵorekig-prelego en Gießen kie li estis ĝis 1902 antaŭ ol iri al la Universitato de Tübingen kie li emeritiĝis en 1921.

Verkoj redakti

  • Quaestiones de Iuli Frontini strategematon libris. Teubner, Leipzig 1888.
  • Die Zahlzeichen. Verlag Münchow, Gießen 1899.
  • Hippocrates: De aere aquis locis. Marcus & Weber, Bonn 1911.
  • Radulfus de Diceto: Trogus und Gellius. Hirzel, Leipzig 1926.

Literaturo redakti

  • Georg Goetz: Gotthold Gundermann. ĉe: Biographisches Jahrbuch für Altertumskunde, Band 42 (1922), p. 1–10.

Eksteraj ligiloj redakti