Piramido Karlsruhe

La Piramido Karlsruhe estas piramido farita el ruĝa grejso, situanta en la centro de la placo de la bazaro de Karlsruhe, Germanio. Ĝi estis starigita en la jaroj 1823–1825 sur la tombejo de la urbofondinto, Margravo Karolo la 3-a Vilhelmo (1679–1738).[1]

Piramido Karlsruhe sur bazarplaco; maldekstre, luterana kirko; dekstre, urbodomo: triopo de sama arkitekto Friedrich Weinbrenner.
Piramido Karlsruhe: (1) supra ĉambro, (2) meza ĉambro, (3) tombejo, (4) urbomapo de Weinbrenner, (5) tombo.

La centra loko de la piramido estis origine okupita de Luterana Preĝejo, baroka lignotraba kontruaĵo. Kiam Karlsruhe kreskiĝis komence de la 19-a jarcentoj, tiu preĝejo iĝis tro malgranda kaj baris la alsudan ekspansion de la urbo kaj ties bazarplaco. Ĝi estis malkonstruita en 1807, kaj dekomence oni starigis lignan piramidon sur la kripto de la urbofondinto provizore antaŭ translokigi ĝin al la nova ĉefa preĝejo. Tio prokrastiĝis kaj 16 jarojn poste arkitekto Friedrich Weinbrenner desegnis la novklasikan ŝtonmonumenton kiel permanenta anstataŭo de la iama preĝejo. Ĝi havas kvadratan bazon kaj eksteran alton de 6,5 metroj. La interno konsistas el vertikala serio de tri ĉambretoj, el kiuj la plej malalta estas la origina tombokripto. Ankaŭ la fondoŝtono de la urbo estas ene de la piramido. La monumento estas ekzemplo de arkitekturo de Egiptia Revivigo, inspirita de la tombofunkcio de la Piramidoj de Egiptio kaj de similaj konstruaĵoj de la Napoleona epoko. La piramido ne estis tuŝita de la granda bombardado en la Dua Mondmilito.

Notoj redakti

  1. Pohl, Claudia (2005), Kunst im Stadtraum – Skulpturenführer für Karlsruhe, Info Verlagsgesellschaft, pp. 49–51, ISBN 978-3-88190-399-8.