Distrikto Karlsruhe

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Karlsruhe
Regiona ligo: Meza Supra Rejno
Administra sidejo: Karlsruhe
Areo: 1 084 km²
Loĝantoj: 454 613 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 396 po km²
Aŭtokodo: KA (Karlsruhe)
Oficiala kodo: 08215

La distrikto Karlsruhe situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Karlsruhe, kiu tamen ne estas parto de la distrikta teritorio, sed en nordo, oriento kaj sudo estas ĉirkaŭata de ĝi. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Meza Supra Rejno, krome ankaŭ de la translima Regiono Pamina.

La distrikto havas areon de 1 084 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 454 613 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rhein-Neckar norde, Heilbronn oriente, Enz sudoriente kaj kaj Calw kaj Rastatt - ĉiuj en Baden-Virtembergo sude. Okcidente, la rivero Rejno estas la natura limo al la najbara federacia lando Rejnlando-Palatinato: tie limas la distriktoj distrikto Rhein-Pfalz (Rejno-Palatinato) kaj Germersheim plus la eksterdistrikta urbo Speyer. Oriente de la Rejno, do en Baden-Virtembergo, la eksterdistrikta urbo Karlsruhe sur la mapo aspektas kvazaŭ kiel kojno ŝovita en la distriktan teritorion: ĝi dividas la distrikton al pli granda norda parto ĉirkaŭ la urboj Bruchsal kaj Bretten, kaj al pli eta suda parto ĉirkaŭ la urbo Ettlingen.

Partneraj regionoj redakti

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 32 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bretten (28.177)
  2. Bruchsal (43.194)
  3. Ettlingen (39.023)
  4. Kraichtal (14.905)
  5. Östringen (12.916)
  6. Philippsburg (12.578)
  7. Rheinstetten (20.297)
  8. Stutensee (23.323)
  9. Waghäusel (20.287)
 
la distrikto ene de Baden-Virtembergo

Neurbaj komunumoj:

  1. Bad Schönborn (12.195)
  2. Dettenheim (6.705)
  3. Eggenstein-Leopoldshafen (15.281)
  4. Forst (7.543)
  5. Gondelsheim (3.190)
  6. Graben-Neudorf (11.687)
  7. Hambrücken (5.392)
  8. Karlsbad (16.136)
  9. Karlsdorf-Neuthard (9.580)
  10. Kronau (5.606)
  11. Kürnbach (2.424)
  12. Linkenheim-Hochstetten (11.726)
  13. Malsch (14.413)
  14. Marxzell (5.425)
  15. Oberderdingen (10.533)
  16. Oberhausen-Rheinhausen (9.551)
  17. Pfinztal (17.981)
  18. Sulzfeld (4.655)
  19. Ubstadt-Weiher (12.862)
  20. Waldbronn (12.234)
  21. Walzbachtal (9.064)
  22. Weingarten (9.659)
  23. Zaisenhausen (1.747)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti