Distrikto Enz

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Karlsruhe
Regiona ligo: Norda Nigra Arbaro
Administra sidejo: Pforzheim
Areo: 573 km²
Loĝantoj: 199 752 (fine de decembro 2020)
Loĝdenso: 336 po km²
Aŭtokodo: PF (Pforzheim)
Oficiala kodo: 08236

La distrikto Enz, germane Enzkreis [prononco "Enckrajs"], situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Pforzheim. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Norda Nigra Arbaro. Sian nomon la distrikto havas de la rivero Enz [prononco Enc], kiu trafluas la teritorion.

La distrikto havas areon de 573 km², kaj fine de decembro 2020 ĝi havis 199 752 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Karlsruhe okcidente kaj norde, Heilbronn nordoriente, Ludwigsburg oriente, Böblingen sueoriente kaj Calw sude. La eksterdistrikta urbo Pforzheim preskaŭ komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.

Administra divido Redakti

La distrikto konsistas el 28 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2020.

Urbaj komunumoj

  1. Heimsheim (5320)
  2. Knittlingen (8068)
  3. Maulbronn (6632)
  4. Mühlacker (26093)
  5. Neuenbürg (8308)

Neurbaj komunumoj

  1. Birkenfeld (10170)
  2. Eisingen (4730)
  3. Engelsbrand (4511)
  4. Friolzheim (4208)
  5. Illingen (7739)
  6. Ispringen (5996)
  7. Kämpfelbach (6400)
  8. Keltern (9051)


  9. Kieselbronn (3013)
10. Königsbach-Stein (10022)
11. Mönsheim (2903)
12. Neuhausen (5237)
13. Neulingen (6615)
14. Niefern-Öschelbronn (12207)
15. Ölbronn-Dürrn (3462)
16. Ötisheim (4708)
17. Remchingen (11979)
18. Sternenfels (2821)
19. Straubenhardt (11372)
20. Tiefenbronn (5339)
21. Wiernsheim (6760)
22. Wimsheim (2854)
23. Wurmberg (3234)

Eksteraj ligiloj Redakti