Grafo Rudolf Apponyi [aponji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Apponyi Rudolf, laŭ la familia nomaro Apponyi Rudolf 2-a estis aŭstrohungara aristokrato, ĉambelano, diplomato, pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis nagyapponyi [nadjaponji], lia avo estis Antal Apponyi, lia konata filo estis Sándor Apponyi.

Rudolf Apponyi
Rudolf Apponyi
Rudolf Apponyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1812 (1812-08-01)
en Karlsruhe
Morto 31-an de majo 1876 (1876-05-31) (63-jaraĝa)
en Venecio
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Antoine Apponyi
Patrino Maria Therese, Gräfin Nogarola
Edz(in)o Anna Alexandrovna Benckendorff
Infanoj Sándor Apponyi • Ilona (Elena) Apponyi
Okupo
Okupo diplomato
vdr
Geedza paro Apponyi

Rudolf Apponyi[1] naskiĝis la  1-an de aŭgusto 1812(nun 1812-08-01) en Karlsruhe (Margraflando Badeno, nuntempe en Germanio), li mortis la 31-an de majo 1876 en Venecio (Itala Reĝlando).

Biografio redakti

Rudolf Apponyi estis edukita en Parizo por diplomata servo, kiun li komencis en Lisbono en 1846. Li estis ambasadoro en Margraflando Badeno (1847–1849), Regno de Sardio (1849–1853), Reĝlando Bavario (1853-1856), poste li estis altigita ĉefambasadoro en Londono (1856–1871). Li servis en Parizo inter 1871–1876. Intertempe li ricevis la titolojn ĉambelano en 1830, konsilisto en 1854, poste li ricevis imperiestrajn premiojn inter 1861-1871. Libertempe li pentradis. Li edziĝis en 19840, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Parasztasszonnyal beszélgető francia katona
  • Szobabelső
  • Börtönben
  • Pihenő török
  • Holland halászpár

Fontoj redakti

Referencoj redakti