Antal Apponyi

hungara terposedanto, politikisto

Grafo Antal Apponyi [aponji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Apponyi Antal György estis hungara aristokrato, ĉambelano, politikisto, departementestro, violonisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyapponyi [nadjaponji], lia nepo estis Rudolf Apponyi.

Antal Apponyi
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de decembro 1751(nun 1751-12-04)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pozono
Morto la 17-an de marto 1817
en  Aŭstra imperio Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György László, Graf Apponyi de Nagy-Appony
Patrino Maria Franziska Josefa, Gräfin von Lamberg-Sprinzenstein
Edz(in)o Maria Karolina Anna, Gräfin zu Lodron-Laterano und Castelromano
Infanoj Antoine Apponyi • György Apponyi de Nagy-Appony • Countess Carolina Apponyi de Nagy-Appony • József, Graf Apponyi de Nagy-Appony
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Antal Apponyi[1][2] naskiĝis la  4-an de decembro 1751(nun 1751-12-04) en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 17-an de marto 1817 en Vieno (Aŭstra Imperio).

Biografio redakti

Antal Apponyi frekventis lernejojn en Vieno, Inter 1774-1784 li estis konsilisto (komprenu ŝtatoficisto) en pluraj lokoj de la imperio, poste li estis departementestro de Tolna (reĝa departemento). Tiutempe li heredis vastajn bienojn en Hungara reĝlando. Li ankaŭ fondis bibliotekon ĉirkaŭ 1770, ankaŭ malriĉulejon, renovigis kastelon kaj konstruis preĝejon, krome li estis unu el la subtenantoj de Wolfgang Amadeus Mozart kaj Joseph Haydn. Haydn dediĉis al li la arĉajn kvartetojn "Hob.III:69–74.". Li edziĝis en 1779, La geedziĝo rezultigis naŭ infanojn, de kiuj sep atingis plenaĝecon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. https://www.wikidata.org/wiki/Q9156851 wikidata
  2. https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41321 hungarlingva datenaro de muzeo (kun parte malsamaj informoj)