Johann Georg Heinrich BACKOFEN (naskiĝinta la 6-an de julio 1768 en Karlsruhe-Durlach, mortinta la 10-an de julio 1830 en Darmstadt) estis germana klarnetisto, flutistoj, harpisto kaj komponisto.

Heinrich Backofen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1768 (1768-07-06)
en Durlach
Morto 10-an de julio 1830 (1830-07-10) (62-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo komponisto • klarnetisto • pentristo
vdr
Johann Georg Heinrich Backofen, memportreto de ĉ. 1800

Vivo redakti

Backofen originas el familio de kartfaristoj kaj muzikistoj. Estis lia patro Johann Matthäus Backofen ano de la kapelo margrafa (Badeno) kaj kartfabrikanto, estis lia patrino Regina kantistino.[1] Heinrich lernis komponadon ĉe Georg Wilhelm Gruber kaj instrumentludadon ĉe H.Birckmann; ĉi-lasta estis ankaŭ la instruisto de la pli junaj fratoj de Heinrich. Ekde 1789 li vivis en Nurenbergo studante muzikon, desegnadon, pentradon kaj lingvojn. Backofen laboris kiel portretisto kaj verkisto ellernante plurajn fremdajn lingvojn. Li vojaĝis al Würzburg por pliperfektigo de la muzikkonoj helpe de Philipp Meißner.

Ekde 1789 Backofen entreprenis pli longajn koncertvojaĝojn klarnetistajn al Franclando, Italujo kaj Hispanujoj; por tio bonvenis ankaŭ liaj konoj fremdlingvaj. En la 1794-a jaro li ekdeĵoris Nurenberge kiel flutisto por reiĝi vojaĝanta virtuozo. Fine li ekloĝis en Gotao deĵorante kiel duka ĉambromuzikisto sub la gvidado de Louis Spohr: tiam li iĝis harpludada instruisto por la elstara muzikistino Dorette Scheidler. Venis li en 1811 al Darmstadt kaj membriĝis al la tiea kortega kapelo. Samtempe li estis stariginta kartproduktejon kie fabrikitis ludkartoj kaj vizitkartoj.[2] Pli liaj diversaj profesioj ekzistas malkongruaj notoj en adresaroj.[3]

Privataĵoj redakti

Heinrich Backofen estis edzo de la nurenberganino Barbara Johanna Büchner (1777-1818). Lia plej juna filo estis Franz Backofen kiu karieris kiel muzikisto kaj pentristo[4] kaj interesiĝis poste ankaŭ pri la novega arto de fotado. Lia pli juna frato Ernst Backofen estis fagotisto kaj disĉiplo de Andreas Gottlob Schwarz, alia frato nome Gottfried Backofen klarnetisto kaj violonisto. Ambaŭ vivis kaj agadis Nurenberge.

Verkoj redakti

  • Sinfonia concertante A-Dur op. 10 por du klarnetoj kaj orkestro
  • aliaj koncertoj por klarneto, korno kaj harpo
  • ĉambromuziko por blovinstrumentludantoj
  • Anleitung zum Harfenspiel: mit eingestreueten Bemerkungen über den Bau der Harfe, Breitkopf & Härtel, nova eldono, Leipzig 1807 (tie ĉi interrete)
  • Recueil pour la harpe à crochets, Breitkopf & Härtel, Leipzig 1802 (tie ĉi interrete)

Referencoj redakti

  1. Christoph Gottlieb von Murr: Jetzt lebende Künstler in Nürnberg; Musiker (=Beschreibung der vornehmsten Merkwürdigkeiten in der Reichsstadt Nürnberg und deren Bezirke, und auf der Universität Altdorf), Nürnberg 1801, p.628
  2. Zeitung des Großherzogthums Frankfurt, nr. 207, 26.7.1811
  3. Ekz. ĉe Adreßbuch der Haupt- und Residenzstadt Darmstadt 1819
  4. http://matrikel.adbk.de/matrikel/mb_1809-1841/jahr_1825/matrikel-01020

Literaturo redakti

  • Thomas Grass, Dietrich Demus: Das Bassetthorn: Seine Entwicklung und seine Musik, Berlin 2004, ISBN 978-3-8311-4411-2, pp. 114, 122, 133, 145, 169, 196
  • Sigmar Radau: Die Kartenmacherfamilie Backofen in Nürnberg, Berlin 1997, ISBN 3-9802443-2-6
  • Johan van Kalker, Volkmar von Pechstaedt (eld.): Carl Andreas Göpfert, Heinrich Backofen und Heinrich Neumann: drei Klarinettisten zu Beginn des 19. Jahrhunderts, Göttingen: Hainholz 2012

Eksteraj ligiloj redakti