Sanna MARIN (naskiĝis la  16-an de novembro 1985(nun 1985-11-16) en Helsinko) estas finnlanda socialdemokratia politikistino. Ŝi estis ĉefministro de la lando ekde la 10-a de decembro 2019[1] ĝis la 20-an de junio 2023. Je la enoficigo ŝi estis la plej juna registarestro en la mondo kaj ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de Finnlando.

Sanna Marin
Persona informo
Sanna Marin
Naskonomo Sanna Mirella Marin
Naskiĝo 16-an de novembro 1985 (1985-11-16) (38-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finnasvedaanglagermana vd
Loĝloko Kaleva • Tampere vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Tampere • Suupanniitty School • Pirkkalan yhteislukio Silmu vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Familio
Edz(in)o Markus Räikkönen vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko • local administration • socialdemokratio vd
Aktiva en TampereHelsinko vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Finnlando
Dum 2019–2023
Antaŭulo Antti Rinne
Sekvanto Petteri Orpo
partiestro de la socialdemokratia partio
Dum 2020–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marin estas parlamentano ekde 2015 kaj, antaŭ sia ĉefministriĝo, estis ministro de transporto kaj komunikado ekde junio 2019[2]. Ŝi estas la tria virino-ĉefministro de la lando. La antaŭaj estis Anneli Jäätteenmäki (2003) kaj Mari Kiviniemi (2010–2011).

Politika kariero redakti

En la partio redakti

Ŝi aniĝis en la junulara movado de la socialdemokratia partio en 2006 kaj post du jaroj malsukcese sin prezentis en la municipa balotado de Tampere. Ĉi tiu politika malsukceso estas ŝia ĝisnune ununura[3].

Ministro redakti

Komence de 2019, dum la partio jam kampanjis por la elektado de parlamentanoj, ŝi anstataŭis la partiestron Antti Rinne dum ties malsano. Rinne povis gvidi la kampanjon nur dum la lastaj semajnoj. En la nova registaro, formita en junio, Rinne okupis la ĉefministran postenon kaj Marin estis nomumita ministro pri transporto kaj komunikado. [1].

Marin parolas en Svedio normale anglan, ne svedan kiel ĉiuj antaŭaj ĉefministroj kaj prezidantoj de Finnlando.

Registarestro redakti

Fine de novembro 2019 estiĝis krizo en la registaro de Rinne. La Centra partio, kiu havas kvin ministrojn en la koalicia registaro, sciigis, ke ĝi ne plu fidas al la ĉefministro pro ties agadoj kaj diroj. Frontante eventualan disfalon de la registaro kaj de la malfacile konstruita politika koalicio, Rinne decidis demisii, kio signifis eksiĝon de la tuta registaro. Ĉar la Centro esprimis malfidon nur al la ĉefministro, la kvin partioj de la registaro rapide interkonsentis pri daŭra kunlaboro, nur kun nova ĉefministro kaj du aliaj ministroŝanĝoj.

La 8-an de decembro 2019, kvin tagojn post kiam Rinne eksiĝis, Sanna Marin estis elektita de la socialdemoratia partia konsilio kandidato por la ĉefministra posteno. Dum la voĉdono ŝi ricevis 32 favorajn voĉojn, tri pli ol la alia proponito Antti Lindtman[4].

La Finnlanda parlamento formale nomumis ŝin ĉefministro la 10-an de decembro, kun 99 voĉoj por kaj 70 voĉoj kontraŭ. Post kelkaj horoj, la prezidanto de la respubliko Sauli Niinistö nomumis la registaron.[5].

Privata vivo redakti

Sanna Marin naskiĝis en neriĉa familio, ŝiaj gepatroj eksgeedziĝis, kiam ŝi estis juna infano. Ŝia patrino enamiĝis al alia virino kaj ŝi estis edukata de ĉi tiu virina paro. En sia familio ŝi estas la unua ano, kiu ekstudis en universitato. Ŝi financis sian studadon per oficetoj (en bakejo, kasisto, ĵurnaloliveristo). Ŝi ne volis preni studmonprunton, timante ne povi repagi ĝin[3].

Sanna Marin pariĝis kun la eksa futbalisto kaj firmaisto Markus Räikkönen. Ili havas filinon naskiĝintan en januaro 2018.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficiala sciigo pri nova registaro de Finnlando, 10 decembro 2019
  2. Pri S. Marin sur paĝo de la Finnlanda Parlamento
  3. 3,0 3,1 Sanna Marin, 34 ans, et première ministre... la carrière politique fulgurante d’une Finlandaise « ordinaire » arkivo de Anne-Françoise Hivert en lemonde.fr, publikigita je la 9-a de decembro 2019 (franclingve)
  4. « Finland to get youngest-ever PM », Yle,‎ 8-a de decembro 2019 (legi rete arkivokonsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve).
  5. « Finland’s record-young PM appointed, faces confidence vote next week », Yle,‎ 10-a de decembro 2019 (legi rete arkivo konsultita la 11-an de decembro 2019) (anglalingve).