Eŭropa Investa Banko
internacia financa organizaĵo
La Eŭropa Investobanko estas organo de la Eŭropa unio kaj samtempe aŭtonoma jura institucio, kiu kontribuas al la ekonomia helpo de la membroŝtatoj kaj al la ekonomia kaj socia kohero. Ĝi laboras kiel financa entrepreno, serĉas internaciajn merkatojn, liveras pruntojn kaj estas agnoskata je internacia nivelo. Membroj estas la ŝtatoj, kiuj finance kontribuas.
Eŭropa Investobanko | ||
---|---|---|
![]() | ||
Hispanlingva logotipo de la Eŭropa Investobanko | ||
Tipo | Instanco de Eŭropa Unio | |
Fondodato | 1-a de januaro 1958 | |
Sidejo | ![]() | |
Prezidanto | Werner Hoyer | |
Lingvoj | Angla, Franca, Germana | |
Retejo | https://www.eib.org/de/ | |

Eŭropa Investobanko (Luksemburgo)
La 29-an de majo 1990 la Eŭropa Investobanko membriĝis en la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo, eŭropa banko kreita por helpi la ekskomunismajn landojn en Eŭropo kaj Centra Azio en la transiro de planekonomio al libera merkato. La du bankoj ne konfuziĝu, same ne la Eŭropa Centra Banko, kiu eldonas la valuton Eŭro.