Elisabeth REHN [re:n] (naskiĝinta 1935) estas svedlingva finna politikistino. Ŝia partio estas Sveda Popola Partio. Rehn estis membro de finna parlamento en 1979–1995. 1990–1995 ŝi estis ministro pri defendo. Ŝi estis vere populara ministro pri defendo. Ŝi estis la unua virina ministro pri defendo en Eŭropo. Ŝi ne ricevis popularecon nur el siaj kunpartianoj. En ŝia ministra tempo en Finnlando ebliĝis armeo por virinoj. Ŝi aranĝis eblecon veni al Finnlando por sespersona somala familio, kvankam ministrejo pri eksteraj aferoj kaj eksterlandista centro malapogis.

Elisabeth Rehn
Persona informo
Elisabeth Rehn
Naskonomo Märta Elisabeth Carlberg
Naskiĝo 6-an de aprilo 1935 (1935-04-06) (88-jaraĝa)
en Helsinko
Etno Svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj svedafinna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Svedlingva Kolegio Hanken pri Ekonomiko kaj Komerca Administrado vd
Partio Sveda Popola Partio vd
Familio
Edz(in)o Ove H. Rehn vd
Infanoj Veronica Rehn-Kivi vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloHelsinko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rehn estis prezidantkandidato de sia partio en prezidantelektoj 1994 kaj 2000. En 1994 Martti Ahtisaari venkis ŝin en dua periodo. Rehn ricevis 46.1 % de la voĉoj. En 2000 ŝi fariĝis la kvara. Post sia aktiva kariero en politiko Rehn iĝis konata kiel apoganto de homrajtoj.