Flago de svedlingvaj finnlandanoj

La flago de svedlingvaj finnlandanoj (svede Finlandssvenska flaggan, laŭvorte "Finnlando-sveda flago", finne suomenruotsalaisten lippu) estas flago de la svedlingvaj finnlandanoj, la tradicia svedlingva malplimulto en Finnlando. Ĝi estas nordia krucflago, en kiu estas flava kruco kaj ruĝaj ceteraj partoj - la koloroj citas la precipajn kolorojn en la historia blazono de Finnlando. Tian flagon multaj provis dum komenco de la sendependeco de Finnlando fari flagon de tuta Finnlando, sed la blu-blanka flago venkis disputon pri la flago. La ruĝ-flava flago havis speciale svedlingvajn apogantojn, kvankam dum la lasta jarcento svedlingva Zacharias Topelius forte apogis la blu-blankan.

La ruĝa-flava flago estas populara speciale en svedlingva Ostrobotnio. La svedlingvaj finnlandanoj de suda Finnlando (aparte en la provinco Uusimaa (svede Nyland, "Novlando") uzas pli la flagon de Finnlando. La loĝantoj de la insularo Alando uzas sian propran flagon, pli malmulte ankaŭ flagon de Finnlando.

La pozicio de finnlingvanoj en Svedio ne estas simetria al tiu de svedlingvanoj en Finnlando, detalojn vidu: svedlingvaj finnlandanoj.

Vidu ankaŭ redakti