Malfermi la ĉefan menuon

Carl Axel Arrhenius

Carl Axel ARRHENIUS (1757-1824) estis sveda mineralogo, militisto kaj kemiisto. Kiel militisto, li estis komandanto de la pulvora manufakturado kaj subkolonelo en la artileria regimento de la sveda armeo, sed li memorindas ĉefe pro sia malkovro de antaŭe ne konata erco en feldspata minejo en Ytterby. Posta analizo de la erco aŭ mineralo, nomata iterbito aŭ gadolinito, kondukis al la malkovro de dek elementoj el la grupo de raraj teroj (lantanoidoj). Unue estis malkovrita la kemia elemento itrio. Poste, inter 1843 kaj 1907 estis izolitaj terbio, erbio, iterbio, tulio, holmio, skandio, gadolinio, disprozio kaj lutecio.

Carl Axel Arrhenius
Itria erco, esplorita de Carl Axel Arrhenius
Itria erco, esplorita de Carl Axel Arrhenius
Persona informo
Naskiĝo 29-a de marto 1757
en Stokholmo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Morto 20-a de novembro 1824
en Stokholmo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Reĝa Akademio de Sciencoj de Turku
Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio
Profesio
Profesio kemiistomilitisto [#]
Information icon.svg
vdr

Selektitaj publikaĵojRedakti

  • Försök till salpeters proberande på halt af koksalt, K. Vet. Acad. Handl. 1785 I qv. i Krigs-manna Sällskapets och Krigs-Vet. Acad. Handlingar
  • Om kruts tillverkning och probering, Stockholm, 1823. Tryckt hos direct. H.A. Nordström på eget förlag

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti