Fosfora triklorido

kemia kombinaĵo
Fosfora triklorido
Plata kemia strukturo de la Fosfora triklorido
Tridimensia kemia strukturo de la Fosfora triklorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Triklorido de fosforo
  • Trikloro fosfano
Kemia formulo
PCl3
CAS-numero-kodo 7719-12-2 7719-12-2
ChemSpider kodo 22798
PubChem-kodo 24387
Merck Index 15,7470
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca fumeganta likvaĵo kun akra irita odoro je klorida acido[1]
Molmaso 137,324 g·mol-1
Denseco 1,574g cm−3
Fandpunkto −112 °C
Bolpunkto 76 °C
Refrakta indico  1,5122
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 18 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R14 R26/28 R35 R48/20
Sekureco S7/8 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
[3]
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300+330, H300, H312, H314, H330, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P314, P320, P321, P330, P363, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fosfora trikloridoPCl3 estas kemia komponaĵo de fosforo kaj kloro, senkolora aŭ flaveca fumeganta likvaĵo kun akra irita odoro je klorida acido kun trigona piramida formato. Ĝi estas la plej grava el la tri fosforaj kloridoj, ĉar ĝi estas krudmaterialo por produktado de aliaj organikaj kloridoj.

Triklorido de fosforo estas grava industria kemiaĵo ĉar ĝi uzatas en la produktado de sennombraj organofosforaj kombinaĵoj uzataj en vasta gamo da aplikadoj. La kloratomo en ĝia molekulo prezentas oksidonombron -1, kiu estas la plej oksidiga per tiu strukturo. Ĝiaj derivaĵoj estas uzataj kiel herbicidoj, insekticidoj, plastigantoj, oleo-aldonaĵoj kaj flamo-malakcelaĵoj.

Historio redakti

La malkovro de fosforo ĝenerale estas atribuita al la alkemiisto Hennig Brand (1630-1710), kiu en 1669 produktis ĝin per urino-distilado. Arabaj alkemiistoj eble malkovris ĝin tre antaŭe, tamen la vorto fosforo estis often atribuita al pluraj lumigaj materialoj kiuj estis elementosenaj. Kelkaj ekzemploj estas la Bolonja fosforo (iu lumkrea baria sulfido) kaj la fosforo de Baldwin, iu lumiga kalcia nitrato.

Multaj modernaj fosforeskaj materialoj ne enhavas la elementon. La malkovro de la elementa fosforo estis tuj sekvata per karakterizado de ĝia brulderivaĵo, la fosfora kvinoksido, kaj en 1694 Robert Boyle (1627-1691) preparis fosfatan acidon per distilado de la elemento kun akvo. En 1688 fosforo estis malkovrita en plantoj de la itala kemiisto B. Albino kaj la elemento estis detektita, en 1719, en homocerbaj histoj far Johann Theodor Hensing (1683-1726).

Ĉirkaŭ 1770, fosforo estis agnoskita kiel esenca ingredienco en bestaj ostoj kaj dentoj far Carl Wilhelm Scheele (1742-1786), kiam li preparis la elementon ekde ostaj cindroj, karbono kaj sablo. En 1779, la unua fosforo-enhava mineralo (konata kiel piromorfito) estis identigita de Johan Gottlieb Gahn (1745-1818).

Fosfora triklorido estis unue preparata en 1808 far la francaj kemiistoj Joseph Louis Gay-Lussac (1778-1850) kaj Louis Jacques Thénard (1777-1857) per varmigo de kalomelo (Hg2Cl2) kun fosforo. Pli malfrue, en tiu sama jaro, Humphry Davy (1778-1829) produktis trikloridon de fosforo per brulado de fosforo kun klorgaso.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Laŭ kelkaj literaturaĵoj, la sintezo de la fosfora triklorido donas eksperimentajn malfacilecojn. Aparte, en multaj fontoj por preparado de PCl3 flava fosforo estas uzata. La jena sintezo, bazita sur la verko "Inorganic Syntheses (Volumo II, paĝo 145, 1946)" okazas glate, kaj donas bonan rendimenton kun ruĝa fosforo kaj kloro:[4]

4  +6   4  

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

 +3    +3  

Reakcio 2 redakti

 +3     +3  

Reakcio 3 redakti

 +5     +3 +2 

Reakcio 4 redakti

 +3     +3 

Reakcio 5 redakti

 +3      + 3  

Reakcio 6 redakti

  • Fosfora triklorido reakcias kun etanolon por doni kloridon de etilo:

 +3    3  + 

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti