Eugene Pleasants ODUM (17a de septembro, 1913 – 10a de aŭgusto, 2002) estis usona biologo de la Universitato de Georgio konata pro sia pionira laboro pri ekosistema ekologio. Li kaj lia frato Howard T. Odum verkis la popularan ekologian lernolibron, Fundamentals of Ecology (1953). La Odum School of Ecology estas tiel nomita liahonore.

Eugene Odum
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1913 (1913-09-17)
en Newport
Morto 10-an de aŭgusto 2002 (2002-08-10) (88-jaraĝa)
en Athens
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign
Familio
Patro Howard W. Odum
Frat(in)o Howard T. Odum
Okupo
Okupo biologozoologo • matematikisto • ekologo • natursciencisto
vdr

En la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, "ekologio" ne estis ankoraŭ studfako kiu estis difinita kiel aparta fako. Eĉ profesiaj biologoj aspektis al Odum ĝenerale sub-edukitaj pri kiel la ekologiaj sistemoj de la Tero interagadas unu kun alia. Odum antaŭenigis la gravon de ekologio kiel fako kio estu fundamenta dimensio de la trejnado de biologo. Odum adoptis kaj disvolvigis la terminon "ekosistemo".

Verkoj redakti

  • 1939. Variations in the heart rate of birds: a study in physiological ecology
  • 1953. Fundamentals of Ecology. Kun Howard T. Odum.
  • 1963. Ecology
  • 1975. Ecology, the link between the natural and the social sciences
  • 1983. Basic Ecology
  • 1993. Ecology and Our Endangered Life Support Systems
  • 1998. Ecological Vignettes: Ecological Approaches to Dealing with Human Predicament
  • 2000. Essence of Place (kun Martha Odum)