Tarpano (Equus ferus ferus) estis la eŭrazia sovaĝa ĉevalo. La lasta specio mortis en 1875, en Moskvo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tarpano
Sola foto de vivanta tarpano, de la frua 19-a jarcento.
Sola foto de vivanta tarpano, de la frua 19-a jarcento.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Subgenro: Equus
Specio: Sovaĝa ĉevalo Equus ferus
Subspecio: E. f. ferus
Equus ferus ferus
Boddaert, 1785
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La polaj kamparanoj ofte krucigis la hejmajn ĉevalojn kun la tarpano, tiel estiĝis la koniko. Oni uzas tiun rason kaj la portugalan Sorraia-poneon por restarigi - per rebredado - la specion. Konikoj hodiaŭ vivas libere en la naturrezervejo Oostvaardersplassen en Nederlando kiel ekologia ekvivalento de la ekstermita sovaĝa ĉevalo. La hucula ĉevalo, kiu estas bredata en la Karpatoj, verŝajne estas rekta devenulo de la tarpano.

La vorto tarpan signifas en la turkmena, kirgiza aŭ kazaĥa lingvo, ke '"antaŭen-rajdas". Oni supozas postkolan alton de la tarpano al ĉ. 122–135 cm.

La tarpanon unuafoje priskribis Johann Friedrich Gmelin en 1774. Li ekvidis la bestojn en 1769 en ĉirkaŭo de Bobrovsk, Voroneĵ. La specion nomumis en 1784 Pieter Boddaert al Equus ferus, laŭ priskribo de Gmelin.