Ekologia ekvivalento
Ekologiaj ekvivalentoj estas bestoj, plantoj aŭ fungoj, kiuj okupas la saman ekologian niĉon en geografie apartigitaj regionoj aŭ dum malsamaj tempoj de la tera historio.
Ofte ili montras konverĝan evoluon kaj similas unu la alian laŭ aspekto, fiziologio aŭ konduto, eĉ se ili ne estas parencaj.
EkzemplojRedakti
- Nigravosta leporo (Norda Ameriko), Kanguruo (Aŭstralio) kiel saltantaj plantmanĝantoj
- Kojoto (Norda Ameriko), Agvarao (Suda Amerika), Orŝakalo (norda Afriko, Sudokcidenta Azio, Balkano) kiel mezgrandaj preduloj (rabobestoj)
- Nektariniedoj (Afriko), Melifagedoj (Aŭstralio), Kolibroj (ambaŭ Amerikoj) kiel nektaron trinkantaj birdoj
- Urioj kaj Aŭkedoj (nordaj maroj), Pingvenoj (sudaj maroj)
- Eŭforbiacoj (Afriko), Kaktoj (Amerika) kiel trunk-sukulentoj
- Uro (ekstermita), Hek-bovo (nun vivanta)