Rebredado estas bredado kiu celas rekrei beston similan al formortinta bestospeco. Plej ofte temas pri sovaĝiga rebredado, kiu celas el hejmbesto krei beston similan al la formortinta praspeco de la hejmbesto. Por tio oni devas ligi unuopajn ecojn, kiuj ankoraŭ troviĝas ĉe iuj el la rasoj de la hejmbesto, tiumaniere kiel oni supozas ke ili estis en la praspeco. Simile ekzistas ankaŭ rebredado de formortintaj sovaĝaj bestoj el parencaj sovaĝaj bestoj, ekzemple ĉe la kvago.

Rebreditaj ĉevaloj en Haselünne, Germanio, 2004.

Relative facila estas la rebredado de la ekstera aspekto. Pli malfacile estas rebredi la kondut-ecojn kiel la inteligentecon, la naturajn instinktojn kaj la fortikecon. Ĉar ekzistas nur malmulte da scio pri la genprovizo de la formortintaj praspecoj, kaj ĉar eventuale ne plu ekzistas ĉiuj aleloj de la praspeco, rebredado kutime limiĝas al aspektaj kaj kondutaj ecoj. La formortinta populacio ne plu estas revivigeblaj el genscienca vidpunkto. La rebredado do nur povas krei bestojn similajn al la formortinta speco, sed sufiĉe grandaj populacioj de sovaĝaj bestoj enhavas ne-restarigeble diversan genprovizon, kiu malaperos ĉe formortiĝo de bestospeco.

Funkcio redakti

Kiam oni resovaĝigas la rebreditajn bestojn, ili denove ekvivas en mediaj cirkonstancoj similaj al tiuj de la praspeco, kun malmulta influo de la homoj. Pro tio la rebredado povas kontribui al restarigo de variaj genprovizoj. Aldone, estas verŝajne ke la rebreditaj bestoj povas alpreni similan funkcion en la ekologia sistemo kiel la praspeco. Pro tio la rebredado estas grava rimedo en la restarigo de alimaniere ne restarigeblaj ekologiaj sistemoj.

Ekzemploj redakti

Sovaĝiga rebredado estas provata ĉe bovoj kaj ĉevaloj. La kvago, kiu parencas al la zebro, estas ekzemplo de rebredo-provoj el sovaĝaj bestoj.

La dingo estas ekzemplo de besto kiu mem resovaĝiĝis sen ke temis pri bredado gvidata de homoj.