La termino ekosofio (aŭ ekozofio, laŭ ekzemplo de filozofio) estis utiligita, kaj forĝita, unuafojon iniciate de la filozofo Arne Næss [1] de la universitato de Oslo en 1960, kaj estas konceptoporta de la movado Ekologio profunda, kiu invitas al renverso de la perspektivo antropocentra: la homo ne sin lokigu en la kulmino de la hierarkio de la vivantoj, sed male sin konsideru elemento de la ekosfero; homo do kondutu kiel parto de Tuto.

Rapide la vorto kun ĝia signifo intense disvastiĝis kaj originis koherajn konceptojn kaj la programojn por realigajn sugestojn.

Granda filozofo kaj psikoanalizisto Félix Guattari disvolvas la nocion «ekosofio» en la verko La tri ekologioj[2], de 1989:

  • la media ekologio, koncernanta la naturon kaj la medion;
  • la socia ekologio, koncernanta la ekonomiajn kaj sociajn realaĵojn
  • la mensa ekologio, koncernanta la psikon kiel faktoro de la homa produktivado.

Filozofo kaj teologo hispano-ĥindia Raimon Panikkar utiligas la voĉon “ekosofio” en multaj siaj tekstoj (vidu. ekzemple Ekosofio: la nova saĝo. Por spiriteco de la tero, Lampi di stampa, 2001). Per tiu termino li intencas la saĝon kiu estas karakterizo de la tero ĉar vivanta subjekto kaj ĉar “patrino” (multaj kulturoj uzas la esprimon “patrino tero”) kiu scias (kaj en tio saĝas) kiel prizorgi, kaj kuraci, siajn kreaĵojn. Prefere ol antropocentrismo, laŭ sia juĝo, parta kaj senekvilibra, Panikkar proponas kosmoteandrismon (nome: eko = medio + tea = dia + andro = homo).

La radiko «eko» en la greka nocio reirigas al oïkos, nome: hejmo, doma organizo, vivmedio, natura medio. Sofia en la greka signifas konon, scion, saĝon: laŭlitera traduko povus hazardi per “saĝo de la medio”

Pliampleksiĝoj de Ekosofio redakti

Se la koncepto tuj disvastiĝis, kaj puŝis trovi analogiaĵojn en forgesitaj moralaj-kondutaj principoj aŭ en pasintaj kaj ekzotikaj kulturoj, ĝi altiris dum siaj meditimpulsoj ankaŭ nemarĝenajn demandojn, kiel: ĉu “ekosofio” celas aŭ, fakte, provas malpliigi la pozicion de la homo en la konceptado pri la universo?

Kelkaj, fakte, vidis en ekosofio helpon por enokuligi la koncepton ke certaj religiaj antropocentrismoj, aparte tiu biblia-juda-kristana, estus la justigo de la neglekto kaj de senkriteria ekspluato de la naturo flanke de la homo kiu fakte fariĝis damaĝanto de la ekosistemo kaj kaŭzo de ĝia aktuala defalo. La Biblio, fakte. ŝajnas allasi la teron en la despotaj manoj de la homo; fakte, ĝi tion ŝajnas sugesti kiam diras (Genezo 1, 26): “Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero“.

Sed la Biblio tuj post aldonas (2,15): “Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin”.

Ne temas, do, pri despota regado, sed donaco por ke la dono estu prilaborita kaj konservige gardata: la homo anstataŭas Dion mem en la konservado de la Tero! Ĉu tiu komservado ne estas la subkuŝanta inspiro de Ekosofio? kaj tiu ne estas la “ekologiaj principoj” de la tuta Biblio? (vidu. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Næss, Arne. (1972): Shallow and the Deep. Oslo: Inquiry.
  2. Les trois écologies (Paris, Éditions Galilée, 1989)

Eksteraj ligiloj redakti

Itale redakti

France redakti

Angle redakti