Birdonesto estas la loko kie birdoj demetas kaj kovas siajn ovojn kaj zorgas siajn idojn. kvankam la termino estas populara rilate al specifa strukturo fare de la propra birdo - kiaj tiu de la herbeca tasforma nesto de la Migra turdo aŭ de la Merlo, aŭ la prilaborita teksita pendanta nesto de la Moktezuma oriolo, la Nigrakapa ploceo aŭ la Ruĝabrova pardaloto— tiu estas limigita difino. Por kelkaj specioj, nesto estas simple neprofunda depresio farita en sablo; por aliaj, ĝi estas nodotruo lasita de rompita branĉo, nesttruo subgrunde, kamero elfosita en arbo, enorma putriĝinta amaso de vegetaĵoj kaj tero, aŭ kotokupolo kun enireja tunelo. Kelkaj specioj de apusetoj de la genro Collocalia faras siajn nestojn entute el sia salivo, kiu sekiĝas kaj plifortiĝas por formi ringeton ĉe la kavomuro kie la birdino demetas siajn ovojn.

Profunda tasforma nesto de la Turda kanbirdo

Tipoj redakti

Skrapaĵo redakti

Amaso redakti