La Turda kanbirdo, Acrocephalus arundinaceus, estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turda kanbirdo
Turda kanbirdo, masklo dum birdoringado
Turda kanbirdo, masklo dum birdoringado
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. arundinaceus'
Acrocephalus arundinaceus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

    Kanto, surbendigita ĉe marĉo de Diaccia Botrona (Italio)

    Tiu estas granda turdogranda kanbirdo, 16-20 cm longa. Plenkreskulo havas senstriecajn brunajn suprajn partojn pli malhelbrunajn en ŝultroj kaj flugiloj kaj blankecajn mentonon, kolon kaj subajn partojn. La frunto estas ebeneca, kaj la beko estas forta kaj pinteca kun malhela supra makzelo kaj flaveca suba makzelo; la iriso estas malhelbruna kaj supre estas ne tro markata hela superokula strio. Aspektas kvazaŭ giganta Eŭrazia kanbirdo (A. scirpaceus), sed kun pli markata superokula strio.

    Ambaus seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj sube.

    La kanto estas tre laŭta kaj aŭdebla demalproksime. Ties ĉefa frazo estas babilema kaj pepanta karr-karr-krii-krii-krii-jet-jet, al kio oni aldonas fajfojn kaj voĉimitadon tipan de marĉokanbirdoj.

    Distribuado kaj ekologio redakti

     
    Nesto kun ovaro

    La Turda kanbirdo reproduktiĝas en Eŭropo kaj plej okcidenta kaj moderklimata Azio. Ili ne reproduktiĝas en Britio, sed ĝi estas regula vizitanto. Ties populacio pliiĝis lastatempe ĉe la orienta Balta Maro, dum ĝi iĝis pli rara je la okcidenta pinto de sia teritorio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en tropika Afriko. Tiu birdo migras norden pli malfrue, dum kelkaj birdoj restas en la vintrejojn je la fino de aprilo.[1]

    Kvankam oni ne agnoskas subspeciojn en tiu birdo, analizoj de DNA indikas ke dum la lasta glaciepoko estis du alopatriaj populacioj de tiu specio. La Turda kanbirdo en sudokcidenta kaj en sudorienta Eŭropo estis tiam ŝajne separataj de la glacitavoloj de Vistulo kaj Würm kaj la nefekunda tero ĉirkaŭ tiuj. Kvankam la datenoj estas nesufiĉa por certigi daton por tiu separo, oni sugestas ke la populacioj separiĝis antaŭ ĉirkaŭ 80,000 jaroj – koincide kun la unua plej granda antaŭeniro de la glacitavoloj. Tiuj populacioj etendis verŝjajne siajn teritoriojn denove je la komenco de la Holoceno antaŭ ĉirkaŭ 13,000 jaroj, sed eĉ nuntempe la okcidentaj birdoj vintrumas okcidente kaj la orientaj birdoj oriente de tropika Afriko.[2]

     
    Masklo deklarante sian teritorion

    Tiu paserina birdo estas specio troviĝanta en grandaj kareksejoj, ofte kun kelkaj arbustoj. En siaj reproduktejoj, ili estas teritoriemaj. En siaj vintrejoj, ili troviĝas ofte en grandaj grupoj, kaj povas okupi kareksejon eĉ se ne estas aliaj birdoj[3]. Kiel plej parto de kanbirdoj, ili estas insektovoraj, sed ili povas manĝi aliajn predojn sufiĉe malgrandajn, eĉ inklude vertebrulojn kiajn ranidoj.

    La ino demetas 3-6 ovojn en kestonesto en kareksejo. Kelkaj paroj estas monogamaj, sed aliaj ne, kaj neparigitaj maskloj sen teritorio kutime zorgas kelkajn idojn[4].

    La Turda kanbirdo ŝajne suferas markatajn longtempajn populacifluktuadojn. Kapabla etendi sian teritorion denove rapide kiam nova habitato iĝas disponebla, tiu komuna kaj disvastigata birdo estas konsiderata Specio Malplej Zorgiga de la IUCN.[5]

    Notoj redakti

    1. Traylor & Parelius (1967), Bensch & Hasselquist (1999), BLI (2008)
    2. Bensch & Hasselquist (1999)
    3. Traylor & Parelius (1967)
    4. Leisler & Wink (2000)
    5. Bensch & Hasselquist (1999), BLI (2008)

    Referencoj redakti

    • Bensch, Staffan & Hasselquist, Dennis (1999): Phylogeographic population structure of great reed warblers: an analysis of mtDNA control region sequences. Biological Journal of the Linnean Society 66(2): 171–185. COI:10.1111/j.1095-8312.1999.tb01882.x (HTML resumo)
    • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 148392, Acrocephalus arundinaceus, 10a Majo 2009.
    • Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12(3): 237-249. PDF plena teksto[rompita ligilo]
    • Traylor, Melvin A. & Parelius, Daniel (1967): A Collection of Birds from the Ivory Coast. Fieldiana Zoology' 51(7): 91-117. plena teksto ĉe Internet Archive.

    Eksteraj ligiloj redakti