La fin du Règne animal

(Alidirektita el La fino de l'animala klado)

La fin du Règne animal (La fino de l'animala klado) estas franca filmo de jaro 2003, reĝisoro joël BRISSE, ĉefa aktoro Brunot LOCHET. Temo: Ĉe vilaĝo en vitkultura regiono Hérault intensa uzo de agrotoksaĵoj kaŭzas morton de la birdoj, misformigajn naskojn ĉe la kunikloj, ktp. Unu vitkulturisto,Noël, ne elportas tion, kaj decidis ne plu trakti siajn, vitkampojn, kaj provas alarmi al la aliaj vilaĝanoj. Sed tiuj tute ne zorgas pri tio, kaj rigardas lin kiel "la kretenon de l'vilaĝo", des pli, ke li ne estas kiel la aliuloj. Epikura, kontemplema, sentema, li estas rigardata de la aliaj kiel strangulon, nur lia nevino, okjara infanino komprenas lin, kio ne plibonigas lian "bildon" kontraŭ la aliaj vilaĝanoj kaj la aŭtoritatoj.
Sed tiu civilizo, kiu tiom facilanime difektas kaj mortigas la naturon, iĝas draste singarda kontraŭ naturaj malsanoj, kaj pro unu besto infektita trudas mortigi la tutan ŝafgregon, kiun maljuna ŝafbredisto konfidis al Noël pro vojaĝo. Noël provas savi ilin, sed ne sukcesas kaj devas vidi la ŝafojn iri en la bestkamionon tiel, kiel judoj irantaj al Aŭŝvic. Post tiu lasta dramo - du aliaj, unu familia kaj unu ama ĵus batis lin - li kolektas ĉiujn lastajn bestojn de la vilaĝo, enfermigas sin kun ili en sia garbejo, kaj mortigas sin kun ili elbruligante ĉion.

La fin du Règne animal
filmo
Kina aperdato 2003
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Joël Brisse
Produktisto(j) Paulo Branco
Rolantoj Hélène Fillières • Bruno Lochet
IMDb
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.