Populaciekologio estas subfako de ekologio kiu traktas la dinamikon de speciaj populacioj kaj kiel tiuj populacioj interagas kun la medio.[1] Ĝi estas la studo pri kiel la loĝantaroj de specioj vivantaj kune en grupoj ŝanĝas dum tempo kaj spaco.

La evoluo de Populaciekologio ŝuldas multon al demografio kaj al aktuaraj vivotabeloj. Populaciekologio estas grava en konserva biologio, precipe en la evoluo de populacia daŭrigeblanalizo, kiu ebligas antaŭdiri la longdaŭran probablecon de specia daŭrado en antaŭfiksita vivejo, kiel ekzemple nacia parko. Kvankam Populaciekologio estas subfako de biologio, ĝi disponigas interesajn problemojn por matematikistoj kaj statistikistoj kiuj laboras en populacia dinamiko.

Populacibiologio estas studo de populacioj de organismoj, aparte la reguligo de loĝantaro, vivhistoriaj trajtoj kiel ekzemple idograndeco, kaj formorto. La esprimo populacia biologio ofte estas uzita interŝanĝeble kun populaciekologio, kvankam "populacia biologio" estas pli ofte uzita dum studado de malsanoj, virusoj, kaj mikroorganismoj, kaj "populaciekologio" estas uzita pli ofte dum studado de plantoj kaj bestoj.

Referencoj redakti

  1. Odum, Eugene P.. (1959) Fundamentals of Ecology, ‑a eldono, Philadelphia and London: W. B. Saunders Co., p. 546 p. ISBN 9780721669410. OCLC 554879.

Literaturo redakti

  • Kareiva, Peter (1989). "Renewing the Dialogue between Theory and Experiments in Population Ecology". In Roughgarden J., R.M. May and S. A. Levin. Perspectives in ecological theory. New Jersey: Princeton University Press. p. 394 p.
  • Odum, Eugene P. (1959). Fundamentals of Ecology (Second ed.). Philadelphia and London: W. B. Saunders Co. p. 546 p. ISBN 978-0-7216-6941-0. OCLC 554879.
  • Smith, Frederick E. (1952). "Experimental methods in population dynamics: a critique". Ecology (Ecology, Vol. 33, No. 4) 33 (4): 441–450. doi:10.2307/1931519. JSTOR 1931519.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti