La radioterapio estas proceduro por la kuracado de malsanoj (ĉefe kancero) per la uzo de joniga radiado.

Radioterapio (Akrao, Ganao)

Bazo de la radioterapio redakti

Unu el la efikoj de la joniga radiado sur la vivan materion estas la damaĝo de la ĉeloj, kiam la radiado superas difinitan kvanton. La efiko estas des pli akuta kiam la ĉelo dividiĝas ofte, kaj tial la kanceraj ĉeloj suferas pli grandan damaĝon ol la normalaj. Tiun efikon oni malkovris baldaŭ post la ekuzado de la ikso-radioj, tiel ke jam Marie Curie proponis la uzon de tiu radiado por la kuracado de la kancero.

La Radioterapio aŭ Radioterapia Onkologio estas klinika specialaĵo, kombinanta la teĥnikojn de la Medicino kaj la Fiziko. Ĝi bezonas tre kontrolitajn procedurojn, kaj jam delonge pruvis sian efikon por la kuracado de granda varieco da onkologiaj malsanoj.

Tipoj de radioterapio redakti

Oni povas klasigi la Radioterapion en diversaj tipoj, laŭ jenaj kriterioj:

Laŭ la distanco al la radioaktiva fonto redakti

Kiam la fonto troviĝas en kontakto kun la homa korpo oni parolas pri Brakiterapio.

La plej konata formo de Radioterapio estas la Teleterapio aŭ ekstera radioterapio. En ĝi la fonto de radiado estas je ioma distanco de la homa korpo. La fonto povas esti:

  • Tubo de ikso-radioj, uzata nuntempe malofte, kaj nur por tre surfacaj kanceroj.
  • Lineara Akcelilo, en kiu elektronoj estas akcelataj pere de elektra kurento. Oni povas lanĉi la elektronojn mem aŭ oni povas, per koliziigo de la elektronoj sur difinitan celon, krei gama-radiadon.
  • Radioaktiva fonto lokita ene de ŝildo, kiu elsendas gama-radiadon en difinitan direkton. La plej kutima izotopo estas la kobalto-60, kaj tial la nomo kobaltobombo kiun ĝi foje ricevas.

Novaj proceduroj estas uzataj en la lastaj tempoj, kiel la radiokirurgio, la stereotaktika radioterapio, la Radioterapio kun Modulita Intenseco (IMRT), la Tutkorpa Radioterapio (TBI, Total Body Irradiation).

Oni povas konsideri Radioterapio la uzadon de izotopoj kiujn oni enmetas en la internon de la korpo por kuraci la kanceron. Tiu proceduro estas tamen ĝenerale konsiderata kiel parto de la Nuklea Medicino.

Laŭ la sinsekvo de uzo redakti

La radioterapio povas esti

  • Ekskluziva Radioterapio, kiam ĝi estas la nura traktado de la malsano.
  • Komplementa Radioterapio, kiam ĝi uziĝas kun alia metodo, ĉu antaŭ aŭ pli ofte, post la kirurgio.
  • Samptempa Radioterapio, kiam ĝi uziĝas samtempe kun la Kemioterapio, por potencigi la efikon de ambaŭ.

Flankaj efikoj de la Radioterapio redakti

La radioterapio efikas ankaŭ sur la sanajn histojn, kaj tial ĝi posedas kromefikojn.

Vidu ankaŭ redakti