Onkologia kirurgio

Onkologia kirurgio, ankaŭ kancerscienca kirurgio kaj kirurgia onkologio, estas la branĉo de la kirurgio aplikita al la onkologio; ĝi fokusas al la kirurgia traktado de tumoroj, speciale de kanceraj tumoroj.

Kiel unu el kelkaj manieroj de la traktado de kancero, la specialaĵo de kirurgia onkologio evoluis paŝon post paŝo simile al la medicina onkologio (farmakoterapio por kancero), kiu foriris el hematologio, kaj al la radionkologio, kiu eliris el radiologio. La abundo de kancercentroj plue popularigis la fakon, same kiel la disvolvigon de minimumaj invadoteknikoj, mildiga kirurgio kaj novhelpaj traktadoj.