Hepatoĉela karcinomo

Hepatoĉela karcinomo (HĈK) estas la plej ofta tipo de unuaranga hepatokancero en plenkreskuloj, kaj estas la plej ofta kaŭzo de morto en personoj kun cirozo.[1]

Hepatoĉela karcinomo.

Ĝi okazas en la procezo de kronika hepatinflamo, kaj estas tre ligita al la kronika virusa infekto nome hepatito (hepatito BC) aŭ ekspono al toksinoj kiel alkoholoaflatoksino. Kelkaj malsanoj, kiel la hemokromatozo kaj malsufiĉo de alfa 1-antitripsino, markite pliigas la riskon de disvolvigo de HĈK. Metabola sindromo kaj nealkohola grashepata malsano estas iom post iom agnoskitaj kiel riskofaktoroj por HĈK.[2]

Kiel ĉe alia kancero, la traktado kaj prognozo de HĈK varias depende de la specifa tumorhistologio, grando, kiel for la kancero etendiĝis, kaj ĝenerala sano.

La ampleksa majoritato de HĈK okazas en Azio kaj Subsahara Afriko, en landoj kie infekto per hepatito B estas endemia kaj multaj estas infektita denaske. La indico de HĈK en Usono kaj en aliaj disvolvigitaj landoj pr pliigo en virusaj infektoj de hepatito C. Ĝi estas plej oftaj en maskloj ol en inoj pro nekonataj tialoj.[2]

Notoj redakti

  1. (2012) “Hepatocellular carcinoma”, The Lancet 379 (9822), p. 1245–1255. doi:10.1016/S0140-6736(11)61347-0. 
  2. 2,0 2,1 (2015) Robbins & Cotran Pathologic Basis of Disease, 9‑a eldono, Saunders, p. 870–873. ISBN 978-1455726134.