Oliver Twist

anglalingva romano je 1837–1839 far Karolo Dickens

Oliver Twist estas socia romano de Charles Dickens, kiu aperis sub la kompleta titolo Oliver Twist, or The Parish Boy’s Progress (Oliver Twist aŭ la vojo de orfa knabo) de februaro 1837 ĝis aprilo 1839 en daŭrigoj en la periodaĵo „Bentley's Miscellany“. Oliver Twist estas la dua romano de Dickens kaj probable lia nuntempe plej konata verko. Ĝi estis plurfoje adaptita por teatro, kino, televido kaj kiel komikso.

Oliver Twist
literatura verko • serie eldonita fikcio
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1838
Loko Londono
Eldonejo Richard Bentley
Loko de rakonto Londono
vdr
Fagin en la karcero. Ilustraĵo de George Cruikshank en la origina eldono de 1837.

La romano rakontas la historion de la trovita bebo kaj orfa knabo Oliver Twist, kiu kreskas en infanejo por malriĉuloj de angla urbeto, ne konante sian devenon.

Resumo

redakti
 
Lasta provo de Sikes fuĝi. Ilustraĵo de George Cruikshank en la origina eldono de 1837.

Jen resumo de ĝiaj ĉefaj aspektoj:

1. Ĉefa protagonisto: Oliver Twist, orfa knabo naskita en laborulejo.

2. Ĉefaj personoj:

   - Fagin: Maljuna krimulo kiu gvidas grupon de infanaj poŝoŝtelistoj

   - Artful Dodger: Juna poŝoŝtelisto kiu enkondukas Oliver-on al Fagin

   - Bill Sikes: Bruta krimulo

   - Nancy: Junulino asociita kun Sikes, kiu helpas Oliver-on

   - Mr. Brownlow: Bonkora sinjoro kiu adoptas Oliver-on

3. Intrigo: La romano sekvas la vivon de Oliver de lia naskiĝo tra diversaj malfacilaĵoj en la stratoj de Londono.

4. Socia kritiko: Dickens forte kritikas la traktadon de malriĉuloj, precipe infanoj, en viktoria Anglio.

5. Laborulejoj: La romano komenciĝas en laborulejo, montrante la terurajn kondiĉojn tie.

6. Krima mondo: Granda parto de la rakonto okazas en la krima submondo de Londono.

7. Identeco kaj heredaĵo: La mistero pri Oliver-a vera identeco kaj familio estas centra al la intrigo.

8. Kontrasto: La rakonto montras la kontraston inter la malriĉa, krima mondo kaj la mondo de la mezklaso.

9. Stilo: Dickens uzas satiran humuron kaj vivajn priskribojn por kapti la atenton de la leganto.

10. Infana laboro: La romano prilumas la problemon de infana laboro en la 19-a jarcento.

11. Moralaj temoj: La batalo inter bono kaj malbono estas konstanta temo tra la tuta libro.

12. Fina mesaĝo: Malgraŭ la malfacilaĵoj, la virto kaj boneco de Oliver finfine triumfas.

"Oliver Twist" estas unu el la plej konataj verkoj de Dickens kaj havis signifan influon sur la publikan konscion pri sociaj problemoj en Anglio. Ĝi restas populara pro sia emociiga rakonto, memorindaj roluloj, kaj akra socia kritiko.

Literatura kritiko

redakti

La romano estis granda sukceso. Precipe pro sia parte drasta priskribo de infana laboro, krimoj kaj malriĉeco en la epoko de la frua industriigo en Anglio ĝi vekis grandan atenton. Kontraste al la trafa granda sociala realismo de la verko, la literatura kritiko tamen taksas la priskribon de la karaktero precipe de la ĉefa protagonisto nekredinda. Li ŝajnas esti burĝe bone edukita kaj nobla, kvankam mankas ĉiuj ajn kondiĉoj por fariĝi tia en liaj viv-cirkonstancoj.

La antisemita stereotipo, per kiu Dickens priskribas la figuron de Fagin, estas diskutata ĝis hodiaŭ. Dickens mem mildigis ĝin en pli malfruaj eldonoj, en modernaj prilaboroj ĝi ofte tute forestas [1].

Filmaj prilaboroj

redakti

Jam en 1909 la verko estis filmita la unuan fojon de James Stuart Blackton. Sekvis pliaj filmoj en 1922, 1948 (kun Alec Guinness en la rolo de Fagin), 1988 kiel bildstria filmo de Walt Disney sub la titolo "Oliver & Co." kaj ankoraŭ aliaj.

Ĉiuj filmaj adaptoj en kronologia sinsekvo

Filmtitolo (jaro) Reĝisoro Produktita en Aktoroj (elekto)
Oliver Twist (1909) James Stuart Blackton Usono Edith Storey (Oliver), William Humphrey (Fagin)
L'enfance Oliver Twist (1910) Camille de Morlhon Francio Jean Périer
Oliver Twist (1912) Thomas Bentley Grandbritio Ivy Millais (Oliver), John McMahon (Fagin)
Oliver Twist (1912) Usono Vinnie Burns (Oliver), Nat C. Goodwin (Fagin)
Oliver Twist (1916) James Young Usono Marie Doro (Oliver), Tully Marshall (Fagin)
Twist Olivér (1919) Márton Garas Hungario Jenő Törzs
Oliver Twist (1920) Lupu Pick Germanio
Oliver Twist (1922) Frank Lloyd Usono Jackie Coogan (Oliver), Lon Chaney (Fagin)
Oliver Twist (1933) William J. Cowen Usono Dickie Moore (Oliver), Irving Pichel (Fagin)
Oliver Twist (1948) David Lean Grandbritio John Howard Davies (Oliver), Alec Guinness (Fagin)
Oliver Twist (1955) Brazilo Adriano Stuart (Oliver), Jaime Barcellos (Fagin)
Oliver Twist (televida serio, 1962) Eric Tayler Grandbritio Bruce Prochnik (Oliver), Max Adrian (Fagin)
Oliver Twist (1962) Jean-Paul Carrère Kanado Marcel Dalio
Oliver (1968) Carol Reed Grandbritio Mark Lester (Oliver), Ron Moody (Fagin), Oliver Reed (Sikes)
Oliver Twist (1974) Hal Sutherland Usono animacia filmo
Oliver Twist (1982) Richard Slapczynski Aŭstralio
Oliver Twist (1982) Clive Donner Grandbritio, Usono Richard Charles (Oliver), George C. Scott (Fagin), Tim Curry (Sikes)
Oliver Twist (televida serio, 1985) Gareth Davies Grandbritio Ben Rodska (Oliver), Eric Porter (Fagin)
Oliver & Co. (1988) George Scribner Usono animacia filmo
Oliver Twist (1991) Fernandez Ruiz Usono animacia filmo
Les Nouvelles aventures d'Oliver Twist (1997) Bruno Bianchi Francio animacia filmo
Oliver Twist (1997) (TV) Tony Bill Usono Alex Trench (Oliver), Richard Dreyfuss (Fagin), Elijah Wood (Artful Dodger), David O'Hara
Oliver Twist (1999) Renny Rye Grandbritio Sam Smith (Oliver), Robert Lindsay (Fagin), Keira Knightley (Rose Fleming)
A Boy called Twist (2004) Time Greene Sudafriko Jarrid Geduld (Oliver), Lesley Fong (Fagin)
Oliver Twist (2005) Roman Polański Grandbritio Barney Clark (Oliver), Ben Kingsley (Fagin)
Oliver Twist (2007) /TV) Coky Giedroyc Grandbritio William Miller (Oliver), Timothy Spall (Fagin)

Komiksoj

redakti
  • Will Eisner: Fagin the Jew, Doubleday 2003, ISBN 0-385-51009-8.
  • Loïc Dauvillier und Olivier Deloye: Oliver Twist de Charles Dickens, Delcourt (Collection Ex-Libris) 2007, ISBN : 9-782-75600671-0

Referencoj

redakti
  1. Geoffrey Nunberg, The Way We Talk Now Houghton Mifflin Company, Boston and New York 2001, p. 126

Eksteraj ligiloj

redakti

Tekstoj

redakti

Filmoj

redakti