Sam Smith

angla kantaŭtoro

Samuel Frederick "Sam" SMITH (naskiĝis la 19-an de majo 1992 en Bishop's Stortford, Anglio) estas angla kantisto-kantaŭtoro. En 2012 Smith tutmonde famiĝis pro la kanto Latch (kunlaboraĵo kun Disclosure).

Sam Smith
Oskar-premiito
Persona informo
Sam Smith
Naskonomo Samuel Frederick Smith
Naskiĝo 19-an de majo 1992 (1992-05-19) (31-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hampstead vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St Mary's Catholic School • Ed W. Clark High School vd
Familio
Amkunulo Brandon Flynn vd
Profesio
Okupo kantaŭtoro • kantotekstisto • kantistokantoverkistomuzikistokomponisto vd
Aktiva dum 2007– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Smith plenkreskiĝis en la brita ĉefurbo Londono kaj ricevis kantlecionojn de interalie la ĵazkantisto Joanna Eden.

Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", en kiu ri koncedis, ke ria debutalbumo temas pri la fakto, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri. En 2019 ri diris, ke ri identiĝas nek kiel viro nek kiel virino, sed anstataŭe kiel neduumagenrokvira. En la angla ri deziras esti priparolata per la genroneŭtralaj pronomoj they/them.[1]

Referencoj redakti

  1. BBC.com: [1], Sam Smith changes pronouns to they/them, 14-a de septembro 2019.