Premio Ora Frambo

premio por la plej malbonaj roluloj, reĝisoroj, scenaroj, filmoj, kantoj

Ora Frambo (angle Golden Raspberry Awards) estas premio por la plej malbonaj roluloj, reĝisoroj, scenaroj, filmoj, kantoj. Ĝi estis fondita en 1980 de cinisma film-frenezulo John Wilson, post kiam li finsidis kaj filmajn muzikalojn Can't Stop the Music kaj Xanadu. La travivaĵo naskis la ideon en li elektigi al siaj amikoj ĉiujare la plej malbonajn filmojn. Li anoncis la rezulton en sia loĝejo, en la plej malbela pruntita frako, sur kartonpapera podio. El la ŝerco iĝis tradicio, kaj oni anoncas la gajnintojn antaŭ la tiujaraj Oskar-premioj. Pri la kandidatoj kaj la premiitoj decidas la Fondaĵo Ora Frambo.

Premio Ora Frambo
premiaro
Branĉoj • Golden Raspberry Award for Worst Visual Effects
• Golden Raspberry Award for Worst Picture
• Golden Raspberry Award for Worst Actor
• Golden Raspberry Award for Worst Actress
• Golden Raspberry Award for Worst Actress of the Decade
• Golden Raspberry Award for Worst Supporting Actor
• Golden Raspberry Award for Worst Supporting Actress
• Golden Raspberry Award for Worst Screenplay
• Golden Raspberry Award for Worst Screen Couple/Ensemble
• Golden Raspberry Award for Worst Screen Ensemble
• Golden Raspberry Award for Worst Original Song vd
Lando Usono
Fondita en 1981
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Transdono dum la 29-a premio en 2009

La aranĝoj okazas plej ofte sen partopreno de la premiitoj. Kelkaj aktoroj poste transprenis la premion (Bill Cosby petis kaj ricevis "luksan (de luxe)" oran kaj marmoran frambon (kosto 27.000 USD)), sed el la steluloj havis kuraĝon nur Tom Green (2002) komikisto kaj Halle Berry (2005) persone transpreni la premion. Berry dank-parolis prenante unumane la Frambon, alimane la Oskar-premion. La "gajnantoj" ricevas plastan frambon, surŝutitan per orkolora koloraĵo, valoranta 5 dolarojn.

Sylvester Stallone estis kandidato 30-foje kaj premiita 10-foje. En 1985, por Rambo kaj la aktuala Rocky-serio li ricevis samtempe la titolon de plej malbonaj aktoro, reĝisoro kaj produktisto, en 2000 li ricevis la titolon kiel la plej malbona aktoro de la jarcento. Inter la viroj li konkuras kun Kevin Costner, kiu havas 16 kandidatigojn kaj 6 premiojn. Inter la virinoj venkis Madonna kun 15 kandidatigoj kaj 9 premioj. Ŝi iĝis ankaŭ la plej malbona aktorino de la jarcento. Post ŝi, dua-klasifikiĝinta aktorino estas Bo Derek kun 11 kandidatigoj kaj 6 premioj.

La plej malbonaj filmoj estis Milito sur la Tero de John Travolta kaj Showgirls kun po 7-7 premioj. Ĉi lasta iĝis la plej malbona filmo en la jarcento kaj havis 13 kandidatigojn.

Ben Affleck ricevis la premion en 2004 en viva spektaklo de Larry King Show, sed li tuj disfrapis grundoĵetante la premion. (Oni aŭkciis la restaĵojn en interreto.)

La aranĝo ĉiam okazis en lernejoj, ĉambroj, nur en 2005 oni luis teatron por la aranĝo.