Vivoverko

apartigilo

Vivoverko estas

Rabin, Clinton kaj Arafat post la Oslo-traktato, 1994
  • la ĉefa atingo de homo, pri kiu li dum la plej longa periodo en sia vivo laboris kaj zorgis, ekzemple
    • "La fabriko/entrepreno/produkto X estis lia vivoverko."
    • "La repaciĝo inter Israelo kaj Palestino estis la vivoverko de Jicĥak Rabin."
    • "Esperanto estas la vivoverko de L. L. Zamenhof."

Kelkaj kulturpremioj estas aljuĝataj ne por iu specifa verko, sed por la vivoverko de la premiitoj, ekzemple

  • Honora Oskar-premio por la tuta filmaro de filmisto
  • Viena Nestroy-Teatropremio
  • Internacia pontopremio de urbo Görlitz (germane: Internationaler Brückepreis) por progresigo en Eŭropa interkompreno
  • Grammy Lifetime Achievement Award por muzikistoj
  • Leroy P. Steele Prize por matematikistoj
  • en Esperantujo la FAME-fondaĵo por stimuligo de internaciaj kompreniloj distingas personojn per la Alena Esperanto-Kulturpremio