Ervin Béla Schnedarek

Ervin Béla SCHNEDAREK [ŝnedarek] estis rumania hungara filmfakulo. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 21-an de januaro 1920 kaj mortis samloke la 14-an de januaro 2008.

Kariero redakti

Ervin Béla Schnedarek diplomitiĝis pri matematiko-fiziko en Universitato Bolyai de Kluĵo (1958), sed li jam antaŭe laboris en OGYI de Târgu Mureș (1951–58). Lia laborkampo estis la fotado kaj la filmarto. Li fondis filmklubon en 1958, de 1970 li estis ekstera kunlaboranto de la hungara elsendo de la Rumana Televido. En 2000 li ricevis premion de vivverkaro en filmrevuo de Târgu Mureș.

Filmoj pli gravaj redakti

  • Bolyai emlékmúzeum, Farsangtemetés Alsósó­falván, Jobbágytelki arató kaláka,
  • Lövétei esküvő, Nem. (Internaciaj premioj).

Fonto redakti