Joseph Jakob Fürstaller

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Joseph Jakob FÜRSTALLER (naskiĝinta en la 21-a de januaro 1730 en Saalfelden-Gerling, mortinta en la 14-a de aprilo 1775 en Bramberg am Wildkogel) estis salcburgia sakristiisto, instruisto kaj geografo.

Joseph Jakob Fürstaller
Dosiero:Sen valoro
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1730 (1730-01-21)
Morto 14-an de aprilo 1775 (1775-04-14) (45-jaraĝa)
Okupo
Okupo surveyor
vdr
Gerling, hodiaŭ urbokvartalo de Saalfelden; tie ĉi naskiĝis Fürstaller

Vivo redakti

Junaj jaroj redakti

De sia patro, kiu estis sakristiulo, Fürstaller lernis skribi, legi kaj religiajn fundamentojn. Jam kiel infano li amatore metiadas pri lignaj kaj feraj horloĝaĵoj. Trejnatu li je ĉarpentistumado. Ĉar li ne ŝatis tiun ĉi metion li iris, subtenate de la paroĥestro de Kaprun (Distrikto Zell am See), al la gimnazio al Salcburgo. Tie oni konstatis "trean malinteligencon" kaj "mezan diligentecon". Tiaj taksoj faris ke la junulo fuĝis kun aventurulo Italujon (Napolon kaj Romon). Post 3 jaroj li revenis al Kaprun, kie li iĝis posteulo de la patro kiel sakristiano. Li komencis burĝan vivon kaj edzinigis Gertrud Häusl. Ili havis 8 infanojn.

La kartografo redakti

Baldaŭ li iĝis instruisto en Kaprun kaj poste en Bramberg. Kiel sakristiano li havis multon da tempo kaj aŭtodidakte (matematiko, mekaniko, astronomio, kartografio) li fariĝis scienculo. Sekve ankaŭ la ĉefepiskopo salcburga Schrattenbach komisiis lin fari mapojn por ĉiuj distriktoj en Salcburgio.

La terglobuso redakti

Kreitis atlaso pri Salcburgio 34 paĝojn dika, Granda mapo de la princĉepepiskopujo kaj pluraj aliaj mapoj de salcburgiaj tribunaldistriktoj. La majstroverko de Fürstaller faritis en la 1766-a jaro: granda globuso kiu poste starigitis en la aŭlo de la Universitato de Salcburgo. Por ĝi paĝis la arkiepiskopo 250 guldenojn kaj pension por Fürstaller. Laŭ informoj de Franz Michael Vierthaler donacis Schrattenbach la atlason al sia vojarkitekto Johann Elias von Geyer kaj la globuson al la universitato. Ĝi baldaŭ kovritis per polvo kaj la menciita atlaso post la morto de Geyer aŭkcie venditis en 1791. Akiris lin la Kortega konsilisto Joachim Ferdinand von Schidenhofen por 7.80 guldenoj.

Poste perdiĝis la spuroj de tiu ĉi verkoj dum la militoj kontraŭ Napoleono Bonaparte. La samo validas por la Granda ĝenerala mapo de Salcburgio kiu post 1802 ne plu viditis ("Große Generalkarte des Erzstiftes Salzburg", loko: Geheime Hofkanzlei).

Frape estas ke Fürstaller markis la vilaĝon Bramberg surglobuse tiom granda kiom grandurboj de la mondo. Krome li fikcie setligis la loĝantojn ĉirkaŭ Salcburgo en la Granda Oceano (sude de Terra Incognita Borrealis).

Malfruaj jaroj redakti

Ĉar Fürstaller pli interesiĝis pri kartografio ol pri instruado li helpitis fare de kolego. Tiel Fürstaller nomitis la Peter Anich de Salcburgio. Pro siaj hobioj li malriĉiĝis kaj mortis tute povra. La mondonintoj kompatis la vidvinon kaj la 7 ankoraŭ vivantajn infanojn kaj rezignis pri siaj postuloj. En Salcburgo (urbokvartalo Parsch) nomitis la strateto Fürstallergasse por li.

Verkoj redakti

  • Atlas Salisburgensis kun 34 mapoj
  • Mondglobuso
  • Mapoj de la tribunalaj distriktoj de Salcburgio
  • Mapo de la Episkopujo Chiemsee
  • Mapoj de surmontaj paŝtejoj ĉe Gerlos, Ferleiten kaj Trattenbach

Fonto redakti