Hieronimo de Prago

(Alidirektita el Jeroným Pražský)

Jeroným PRAŽSKÝ estis ĉeĥa filozofo, eklezia pensulo kaj reformisto.

Hieronimo de Prago
Persona informo
Naskiĝo 1365
en Prago
Morto 30-an de majo 1416 (1416-05-30)
en Konstanco
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Religio Husmovado vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de KaroloUniversitato de HajdelbergoUniversitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo teologo • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hieronimo de Prago

Li naskiĝis en la jaro 1365, li mortis la 30-an de majo de 1416 en Konstanco.

Hieronimo de Prago devenis el Nova Urbo de Prago, li estis je kelke da jaroj pli juna ol Jan Hus, kun kiu li interkonatiĝis dum studado en Prago en altlernejo. En la jaro 1398 li finis la studadon kun titolo bakalaŭro kaj li forveturis por studi en Oksfordo. Ĉi tie li interkonatiĝis kun instruado de la angla reformisto John Wyclif kaj kiam li estis fininta la studadon, li alportis el Anglio verkaron de Wyclif. En la jaro 1403 li forveturis ĝis Palestino kaj Jerusalemo. Ekde la jaro 1407 Hieronimo de Prago agadis en la praga universitato. En la jaro 1410 li jam estis denove en Vieno, kie li estis malliberigita kaj kulpigita pro herezeco, sed li evitis al juĝo per fuĝo. Je du jaroj pli malfrue li partoprenis en pardon-biletaj ribeloj en Prago. La deziro ekkoni apartecojn de ortodoksa diservo alkondukis lin en la jaro 1413 ĝis Rusio kaj Litovio, li vizitis ankaŭ polajn landojn. Kiel protektanto de John Wyclif kaj Jan Hus li estis multfoje persekutata de inkvizicio, sed nur en majo de 1415 li estis malliberigita kaj juĝata. Li estis ŝtiparumita en la sama loko en bordo de Rejno netutan unu jaron post la ekzekuto kontraŭ Hus.