Ĉeĥaj kronadjuveloj

La ĉeĥaj kronadjuveloj estas objektoj servintaj por kronado de ĉeĥaj reĝoj. Ili estas metitaj daŭre en Praga burgo, kaj ankaŭ ili povas esti ekspoziciataj sole sur ties teritorio. Sed tio okazas dum tute eksterordinaraj eventoj. En la 20-a jarcento tiel okazis naŭfoje, lastfoje en oktobro de 1998 okaze de la 80-a datreveno de la estiĝo de la memstara Ĉeĥoslovaka respubliko. Por ekspozicii la kronadjuvelojn rajtas decidi eksplicite la prezidento de la respubliko.

La ĉeĥaj kronadjuveloj (kopio)

Kronadkamerao en la templo de sankta Vito, en kiu la kronadjuveloj de la ĉeĥaj reĝoj estas metitaj, estas sen troigado la plej malmulte alirebla loko en Praga burgo. La pordo, same kiel blendŝranko por la juveloj, havas sep serurojn kaj al ties malfermo kaj ekpreno de la juveloj devas kunveni sep tenantoj de ŝlosiloj: la prezidento de respubliko, prezidanto de la registaro, ĉefepiskopo praga, prezidanto de Deputita parlamentejo, prezidanto de Senato, dekano de Metropolita kapitulo ĉe la sankta Vito kaj primatoro de la ĉefurbo Prago.

Tradicio de la sep ŝlosiloj estiĝis post tio, kiam en la jaro 1791 reĝo Leopoldo la 2-a plenumis peton de la ĉeĥa nobelaro pri redono de la juveloj el Vieno ĝis Prago. Ili estis metitaj en la templo de la sankta Vito en Praga burgo, ĉifoje en krona arkivo malantaŭ Sanktvenceslaa kapelo, malantaŭ fera pordo kun kvin seruroj. Estis rezervita por ili aparta ŝranko, havigita per pluaj du seruroj, al kiuj ricevis ŝlosilojn du gardistoj de la juveloj. Eĉ kiam pli malfrue loko de ilia metigo ŝanĝiĝis, la tradicio kun la sep ŝlosiloj konserviĝis.

La valoro de la Ĉeĥaj kronadjuveloj estas en la mono entute neesprimebla. Krom la neĝistaksita historia valoro ili fariĝis ankaŭ rara simbolo de la ĉeĥa ŝtataneco.

La kolekton kreas Sanktvenceslaa krono de Karolo la 4-a, al ĝi apartenanta ujo kaj kuseneto, la reĝa sceptro kaj ties ujo, la reĝa pomo kaj ties ujo, la kronadmantelo kaj pluaj vestaĵaj partoj: zono, maniplo (ornama ŝtofa zono portata sur la maldekstra antaŭbrako, parto de liturgia vesto), stolo (longa zono de ŝtofo aŭ pelto pendanta de ĉirkaŭ la kolo ĝis la genuoj) kaj mustela kolumo. En mezepoko apartenis al la kolekto ankoraŭ ringo, oraj braceletoj kaj kristala ujo por krismo.

Sanktvenceslaa krono redakti

La sanktvenceslaa krono – la juvelo farita el oro de alta pureco (21 – 22 karatoj), ornamita per multekostaj ŝtonoj kaj perloj – estas en la kronadkolekto la plej malnova. Ĝi pezas preskaŭ du kilogramojn, kun la kruceto ĝi estas alta 19 cm, ties diametro estas same 19 cm kaj ĉiu el la kvar pecoj de diademo mezuras 14,5 cm. Karolo la 4-a igis fari ĝin en la jaro 1347 por sia kronado, poste li donacis ĝin al la unua patrono de la lando, al sankta Venceslao lasinte ĝin kiel kronon ŝtatan al kronado de pluaj ĉeĥaj reĝoj, al siaj sekvantoj sur la ĉeĥa trono. Sed eble ĝis fino de sia vivo (1378) li lasis ĝin reguligi kaj plenigi per la plej raraj multekostaj ŝtonoj, kiujn li sukcesis akiri. Tiel do la krono evoluis ĝis sia fina nuntempa aspekto.

Per sia formo ĝi ligas al antaŭaj kronoj de Přemyslidoj kaj la francaj reĝoj. Ĝi havas aspekton de diademo el kvar partoj, sur kies ĉiu supraĵo estas granda lilio. La pecoj estas supre kunigitaj per du arkoj, sur kiuj estas alfiksitaj ornamaĵoj de pli aĝa gemo (de diademo aŭ zono). Sur la supraĵo de la krono, kie la arkoj kruciĝas, estas lokigita ora kruceto kun safira kameo, juvelŝtono ornamita per gravuraĵo. Sur la krono estas sume 19 safiroj, 44 spineloj, 1 rubeno, 30 smeraldoj kaj 20 perloj.

Laŭ ordono de Karolo la 4-a la nova reĝa krono estis lokigonta por daŭraj tempoj en katedralo de sankta Vito. Sed jam la unua sekvanto de Karolo, lia filo Venceslao la 4-a, evidente komence de la 15-a jarcento lasis transporti la krondjuvelojn en burgon Karlštejn, kie ili devis esti en maltrankvilaj tempoj de disputoj je regado pli bone ŝirmataj. Ekde tiuj tempoj la loko de ilia lokigo multfoje ŝanĝiĝis, kutime dum politikaj maltrankviloj, bataloj je la ĉeĥa trono kaj milita danĝero. La ŝtorma 17-a jarcento alportis draman sorton ankaŭ al la krondjuveloj. Ili multfoje ŝanĝis lokon de la metigo. Por ia tempo ili aperis denove en la templo de sankta Vito, poste en oficejo de Tabuloj landaj, poste en Malnovurba urbodomo. En tempoj de endanĝerigo de Prago ili trovis kaŝejon eĉ en České Budějovice. Pli daŭran lokon destinis por ili la reganta dinastio de habsburgoj en Vieno, kie ili restis preskaŭ ĝis fino de la 18-a jarcento. Sed se ili estis metitaj kie ajn, en Karlštejn aŭ en Vieno, al la reĝa kronado ili estis ĉiam transportataj ĝis Bohemio en Pragan burgon.

La ora reĝa pomo kaj la sceptro, kiuj estas hodiaŭ nedisigeblaj partoj de la Ĉeĥaj kronadjuveloj, estiĝis en tempo multe pli malfrua ol Sanktvenceslaa krono, kiu okupas en la ĉeĥa kronad-kolekto dominan postenon. Diference de ĝi nek la pomo nek la sceptro ricevis memstaran atentemon. Eĉ malgraŭ tio, ke temas pri tre signifaj kaj unikaj fragmentoj de renesanca oraĵistejo. Ilia estiĝo datiĝas ĝis la unua duono de la 16-a jarcento, plej verŝajne en la tempon de Ferdinando la 1-a, kronita en 1527 kiel ĉeĥa reĝo, en 1531 kiel romia reĝo kaj en 1556 kiel imperiestro.

Reĝa pomo redakti

La pomo, farita el oro de alta pureco (18 karatoj), pezas 780 gramojn kaj ĝi estas alta 22 cm. Ĝi konsistas el du platigitaj duongloboj kunigitaj per ornamita ringo kaj finitaj per proporcie granda kruco. Sur rondo sub la kruco estas skribaĵo DOMINE IN VIRTUTE TUA LETABITUR REX ET SUPER SALUTARE TUAM EXULTABIT (Sinjoro, el via potenco ĝojas la reĝo kaj el via helpo li ĝojas.) En la riĉa ornamaĵaro de la pomo dominas multekostaj juvelŝtonoj kaj perloj, ĉarma detalo estas etaj staturetoj de ses sfingoj, kiuj kreas soklon de kruco. Okulfrape validiĝas kolora harmonio de oro, ruĝaj spineloj kaj bluaj safiroj, diversloke emfazita per buntaj emajloj. La surfacon de ambaŭ hemisferoj kovras treege precize orbatita reliefo kun figuraj aperaĵoj, kiuj per siaj temoj rilatas al la kronado. Sur la supra duonglobo estas scenoj el historio de DavidoKrismado de Davido je reĝo kaj Batalo de Davido kontraŭ Goljato, sur la suba duonglobo estas aperaĵoj el Genezo, montrantaj Adamon genuanta antaŭ Kreinto, Enkondukon de Adamo en edenon kaj Kreinton avertanta Adamon kaj Evon antaŭ la arbo de ekkono. La eluzo de tiu ĉi areo por la figura ornamaĵo estas unika kaj ĝi signas grandan signifon, kiu ties mendinto aldonis al tiu ĉi insigno.

Reĝa sceptro redakti

La sceptro, farita el oro de la sama pureco kiel la pomo, estas 67 cm longa kaj ĝi pezas 1013 gramojn. En la kolekto de Ĉeĥaj krondjuveloj ĝi anstataŭis sceptron el la tempo de Přemyslidoj. Ĝi estas ornamita per kvar safiroj, kvin spineloj kaj sesdek du perloj. Ĝi konsistas el kelke da diference formitaj partoj kunigitaj per ringoj, en loko de mantenilo karakterizita per vico da perloj. La tutan areon de ĉiuj partoj kovras fajne cizelita dekoraĵo kun superanta motivo de vinberaj alfiksaĵoj, folietoj, floroj aŭ akantoj. Kelkaj partoj estas plie tegitaj per bunte kolorigitaj emajloj. La epika supraĵo de la sceptro estas kreita je maniero de ia floro per ogiva aera tigo kun fajnaj akantoj, el kiuj elkreskas multekostaj ŝtonoj kaj perloj.

Kronadmantelo redakti

La kronadmantelo, konservata en Praga burgo, estas garita el luksa silka ŝtofo. Dezajnon de la ŝtofo kreas silka fadeno ĉirkaŭvolvita per plata ora drateto. La mantelo estas duonronda, sen manikoj, malantaŭe plilongigita en rubandon. Ĝi estas 312 cm larĝa, ekde kola dekoltaĵo ĝis fino de la rubando 236 cm longa. Sur la tuta perimetro ĝi estas borderita per mustelo – vintra blanka pelto de ermino – por sia rareco multfoje konsiderata kiel pelto de reĝoj. Esploristoj sukcesis pli precize envicigi ĝin en komencon de la 17-a jarcento, plej verŝajne en la tempon de Ferdinando la 2-a. Li estis kronita kiel ĉeĥa reĝo en la jaro 1617, kaj kiel estas skribite, li estis onidire vestita en "orkapan mantelon". Lasta reĝo, kiu estis en la ĉeĥa kronadmantelo vestita, estis Ferdinando la 5-a dum kronado kiel ĉeĥa reĝo en la jaro 1836. Ekde tiu tempo la kronadmantelo havas signifon sole historian kaj artehistorian. Sed ĝi plenigas la unikan vicon de la vestoj de regintoj kaj iliaj fragmentoj, kiuj en Praga burgo konserviĝis ekde la 10-a jarcento.