Akanto
Akanto (Acanthus) plantgenro[1] el la familio de la akantacoj (Acanthaceae). NPIV skribas: "genro de tufarbustoj kaj plurjaraj herboj, kelkfoje dornaj folioj kaj kun stara spiko el blankaj aŭ purpuretaj floroj; ĉirkaŭ 30 specioj el la nediteranea regiono, Azio kaj Afriko, i.a. „A. mollis“, …[2]
Akanto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Varmolanda, dorna vegetaĵo kies formon kopiis ofte la arkitekturo.[3] Tiele ili estas tipaj de la kapiteloj de la korinta ordo.
mola akanto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Acanthus mollis L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Mola akanto aŭ Acanthus mollis estas plantspecio el la familio de la Akantacoj (Acanthaceae). La specio hejmiĝas en la mediteranea regiono. Kelkfoje ĝi estas uzata kiel ornamplanto. A. mollis estas menciita en NPIV, sed sen traduko: „i.a. A. mollis, S-Eŭropa plurjara herbo kun relative larĝaj, plume duondividaj folioj k grandaj floroj, pororname kultivata“.
Priskribo
redaktiLa mola akanto estas plurjara, herba planto, la nedisbranĉita tigo estas 30 ĝis 100 cm alta. La baze starantaj, 40 ĝis 60 cm longaj kaj 15 cm larĝaj folioj havas longajn folitigojn. la folioj estas oblongaj-ovformaj, pinataj kaj je la pino sen dornoj. La folirando estas entranĉita kaj denta. La malmultaj sentigaj folioj ĉe la ĉefa tigo estas nur 1 ĝis 3 cm longaj kaj ovoformaj kaj ilia rando havas dornojn.
La kavaj brakteoj estas ovoformaj kaj ĝis 4 cm longaj. La infloreskoj estas dense, el multaj allogaj floroj kunmetitaj spikoj. La senharaj sepaloj estas ĉirkaŭ 4 cm longaj. La petaloj 4 ĝis 5 cm longaj kaj blankaj kun purpura folivejnoj.
La kromozomnombro estas 2n = 36.
Disvastigo
redaktiLa specio disvastiĝas en la okcidenta kaj meza mediteraneo regiono Tie ĝi kreskas en la makison aŭ en valoj.
Uzado
redaktiLa planto estas ŝatata ornamplanto, kiu nur estas iomete vintrotolera. Tial ĝi estas plantata nur en pli varmaj klimataj zonoj de Mezeŭropo. En antaŭaj tempoj la planto, kiu estis nomita branca ursina („ursa piedego“) , estas aldonita al medikamentoj.
Referencoj
redakti- ↑ Vidu “Akanto” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
- ↑ akanto en vortaro.net
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 7.