Karlštejn

Tiu ĉi artikolo temas pri burgo. Pri aliaj signifoj temas artikolo Karlštejn (apartigilo).

Karlštejn estas burgo en Ĉeĥio troviĝanta sur katastra teritorio Budňany en la samnomata kampurbo Karlštejn en  distrikto Beroun proksimume dek tri kilometrojn oriente de Beroun kaj tridek kilometrojn sudokcidente de centro de Prago. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro la burgo estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Karlštejn
burgo
Zamek Karlštejn.jpg
Vido de sudokcidento el subburgejo
Oficiala nomo: Karlštejn
Nomita laŭ: Karolo la 4-a
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Municipo Karlštejn
Historia regiono Bohemio
Situo Karlštejn
 - koordinatoj 49° 56′ 20″ N 14° 11′ 17″ O / 49.93889 °N, 14.18806 °O / 49.93889; 14.18806 (mapo)
Stiloj gotika, novgotiko
Materialoj kalkoŝtono, briko, ligno, skisto
Konstruado 40-aj jaroj de la 14-a jarcento‒1365 (1372)
 - alikonstruado 1588–1597; 1887–1905
Nuna posedanto Ĉeĥa respubliko
Konstruinto Karolo la 4-a
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Celo de konstruaĵo privata sidejo de imperiestro, loko por meti reĝajn trezorojn
Situo enkadre de Ĉeĥio
Castle.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Karlštejn (castle)
Retpaĝo: www.hrad-karlstejn.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Elaviadila vido
Karlštejn

La vilaĝo estiĝis en subburgejo el devenaj budoj de konstrulaboristoj kaj ĝi portis nomon Budňany. Ĝi estis avancigita je urbo en la jaro 1794.

Sur monteto inter montoj Kněží, Hankovec, Otový, Plešivec kaj Javorka reĝo Karolo la 4-a igis konstrui burgon – ujon por regnaj kronadjuveloj kaj sanktvenceslaa krono kaj estimindan lokon por meti relikviojn de sanktuloj. Praga episkopo Arnošt el Pardubice metis en la jaro 1348 la fundamentan ŝtonon. La burgo estis devene alirebla sole tra nordorienta vojo, kondukanta sur deklivo de monto nomata Kněží.

Unuopaj partoj de la konstruaĵo estis dislokigitaj sur kvin altecdiferencaj terasoj. Tio devis simbole esprimi iliajn hierarkian skalon kaj gradon de graveco. Sur la malplej alta teraso estiĝis antaŭburgejo, sur la pli alta konstruaĵoj estis subgrafejo, la imperiestra palaco kun kapelo de sankta Mikolao ekokupis la trian terason. En la palaco estis akceptejo kaj laborejo. Malantaŭ dormoĉambro de la imperiestro, lokigita malantaŭ la laborejo, la etaĝo estis kunigita kun pli alta etaĝo, kie estis loĝejo de imperiestrino. El la palaco de la imperiestro kondukis lignoponto en pluan turriĉan palacon kun preĝejo. La plej firma kaj la plej sekura loko estis plej alte situanta palaco kun kapelo de sankta Kruco. Sub orizita volbo kun vitraj lensoj, kiuj estas imitontaj astrojn, estis metita riĉa kolektaĵo de relikvioj de la imperiestro, la juveloj de la roma regno kaj la sanktvenceslaa krono. Konsistaĵo de la interna ornamado estas 127 tabulaj bildoj kun duonstaturoj de gesanktuloj, anĝeloj kaj profetoj, pentritaj ĉirkaŭ la jaro 1365 de Magistro Theodorik, kaj triptiko, kies aŭtoro estas Tommaso da Modena.

Progreso en milittekniko malvalorigis signifon de Karlštejn kiel fortikaĵo. En la jaro 1619 Ferdinando la 2-a lasis forveturigi el la burgo la kronadjuvelojn. Svedaj soldataroj en la jaro 1648 faris pereon de la burgo. Renoviglaboroj fine de la 19-a jarcento (de Friedrich von Schmidt) estis revenontaj al la burgo gotikaspekton. Dum la laboroj okazis nesentemaj trafoj en la arkitekturo de la burgo, sed estas necese konfesi, ke ĝuste tiuj ĉi ampleksaj laboroj savis la konstruaĵon. Renoviglaboroj kaj konstrulaboroj daŭrigas en la burgo ankaŭ je la 20-a kaj la 21-a jarcentŝanĝo. Karlštejn estas spite al tiuj ĉi laboroj vizitebla kaj limigita estas nun nur vizito de la kapelo de sankta Kruco.

Eksteraj ligilojRedakti