Bolko la 2-a Malgranda

Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo)

Bolko (aŭ Boleslavo) la 2-a de Svidnico-Javoro, nomata Bolko la Malgranda (pole Bolko Mały [maŭi], naskiĝis inter 1309 kaj 1312, mortis la 28-an de julio 1368) estis de 1326 princo de Świdnica, de 1346 princo de Jawor, de 1364 princo de Malsupra Luzacio, de 1358 princo de duono de la princlandoj Brzeg kaj Oława, de 1359 princo de la princlando de Siewierz, de 1361 princo de duono de la princlandoj Głogów kaj Ścinawa. La lasta sendependa piasta princo en Silezio.

Bolko la 2-a Malgranda
silezia reganto
Tomba ŝtono de Bolko la 2-a en abatejo en Krzeszów; kolora rekonstruaĵo
Tomba ŝtono de Bolko la 2-a en abatejo en Krzeszów; kolora rekonstruaĵo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1308 (1308-04-30)
Morto 28-an de julio 1368 (1368-07-28) (60-jara)
en Świdnica
Tombo Abatejo en Krzeszów [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Sileziaj Piastoj [#]
Patro Bernardo de Svidnico [#]
Patrino Kunigunda de Pollando [#]
Gefratoj Henriko la 2-a de Svidnico • Elizabet de Svidnico • Konstanca de Svidnico [#]
Edz(in)o Agnesa de Habsburgo [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
princo de Svidnico POL ksiestwo swidnickie COA.svg
Bolko la 2-a
Dum 1326
princo de Javoro POL księstwo jaworskie COA.svg
Bolko la 2-a
Dum 1346
princo de Malsupra Luzacio Armoiries Basse-Lusace.svg
Dum 1364
princo de duono de Brego kaj Olavo POL księstwo legnickie COA.svg
Dum 1358
princo de Severio Księstwo siewierskie COA.svg
Dum 1359
princo de duono de Glogovo kaj Ścinawa POL księstwo jaworskie COA.svg
Dum 1361
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Deveno kaj rega komencoRedakti

Bolko la 2-a "la Malgranda" estis la plej maljuna filo de la silezia princo Bernardo de Svidnico kaj Kunegunda (filino de pola reĝo Ladislao la Ulnolonga).

La kromnomon “Malgranda” li ricevis jam tiamtempe pro sia staturo. Probable jam en 1326 li ricevis potencon post sia patro en la princlando de Świdnica. Komence li estis protektita de sia patrino Kunegunda kaj de siaj onkloj: princo de Minsterbergo Bolko la 2-a de Minsterbergo kaj princo de Jawor Henriko la 1-a de Javoro.

Klopodoj konservi la princlandan sendependeconRedakti

Bolko la 2-a la Malgranda forte gardis pri sendependeco relative al potencaj najbaroj, precipe relative al bohemia reĝo Johano de Luksemburgo. Jam en 1329 okazis la unua grava provo de potencoj inter la princo de Świdnica kaj la reĝo de Bohemio. Post la milita kaj politika agado de Johano de Luksemburgo, nur la plej proksima familio de Bolko malakordis pri omaĝo al la reĝo, temas pri la onkloj de Bolko kaj pri lia bofrato, princo Premislao la 2-a de Glogovo. Tiam Bolko la 2-a ne estis tiel forta, ke li batalu por konservi sian gravecon. Do li decidis veturi al hungara reĝo Karolo la 1-a por defendi sendependecon de sia regado. Sekve kaj rapide kontaktiĝis kun la pola reĝo Ladislao la 1-a Ulnolonga (avo de Bolko), kaj en aŭgusto de 1329 li forveturis Italion, al la tendaro de Ludoviko la 4-a la Bavaro. La oftaj vojaĝoj de Bolko ne nur celis por konservi sian princlandon de luksemburgana invademo, sed ankaŭ havis kaŝan celon: alkonduki la pacon kaj aliancon inter Vitelsbaĥoj kaj Ladislao la 1-a Ulnolonga kontraŭ la bohemia reĝo.

Invado en Silezion per Johano de Luksemburgo en 1331Redakti

Fine la vasta diplomata agado ne sufiĉe garantiis sendependecon por la princlando de Bolko. En 1331 sekvis invado per Johano de Luksemburgo al Silezio. Tiu ĉi invado estis parto de pli granda agado de la ĉeĥa reĝo kune kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj kontraŭ la pola reĝo Ladislao la 1-a Ulnolonga.

Pri agado de Bolko dum la konflikto ne estas sciate, sed la ĉeĥa reĝo malfruis al akordita renkontiĝo kun kruckavaliroj en Kalisz. Do Johano estis devigita pacigi situacion en Silezio, kaj komence devis sieĝi kaj militakiri Niemcza-on, proprietaĵo de Bolko. Poste li devis veni al Głogów, kie li deprenis posedaĵon de Konstancia, vidvino post la princo Premislao la 2-a de Glogovo. Konstancia estis fratino de Bolko kaj la posedaĵon ŝi ricevis kiel heredaĵo post morto de Premislao. La princo estis venenita kaj la reĝo Johano de Luksemburgo estis suspektita pri aranĝado de la krimo.

Feŭda tributo de Bolko la 2-a de MinsterbergoRedakti

En 1336 ekestis sekva breĉo en sendependa regado. La plej proksima parenco de Bolko, lia onklo Bolko la 2-a de Minsterbergo feŭde tributis kiel princo de Świdnica. La ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgo tentis la onklon donante en dumviva regado terenon de Kłodzko. Alia kaŭzo estis, ke oni subskribis en Trenčín kaj Visegrád kontrakton inter reĝoj de Pollando kaj Ĉeĥio, kie Kazimiro la 3-a rezignis pri rajto al sileziaj princlandoj.

Alianco kun Vitelsbaĥoj, Pollando kaj HungarioRedakti

En sekvaj jaroj Bolko la 2-a kontinuigis politikon de kunlaboro kun reĝoj de Pollando (Kazimiro la 3-a) kaj de Hungario (Karolo la 1-a, kaj de 1342 Ludoviko la 1-a). En 1338 por pligrandigi sian internacian gravecon edziniĝis kun la Agnesa de Habsburgo, kiu devenis el la dinastio Habsburgo, konkurinta kun Luksemburga dinastio. Pro kunlaboro kun Pollando estis subskribita tre profita kontrakto, kiu por komercistoj malfermis vojon de Świdnica princlando al Haliĉa Rusio, kie regis la reĝo Kazimiro. La 1-an de januaro 1345 danke al perado de Bolko estis oficiale subskribita alianco inter Vitelsbaĥoj, Kazimiro la 3-a kaj Ludoviko la 1-a.

Milito pri Silezio (1345-1348) kaj paca kontrakto en NamysłówRedakti

Jam printempe de 1345 kontraŭ-Luksemburga unio havis okazon por agi. Pola reĝo Kazimiro la 3-a malliberigis filon de Johano de Luksemburgo, Karolon, dum li revenis el Malbork. Do pro tio la ĉeĥa reĝo decidis fini la sendependecon de la Svidnica princo. Tamen la pola kaj hungara reĝoj restis fidelaj al alianco kaj en majo de 1345 ili invadis Silezion. Ne prikonservis la aliancon Ludoviko la 4-a el Vitelsbaĥoj, kiu rapide kontraktis separatisman pacon.

Dum la milito neniu kontraŭulo havis pli grandajn sukcesojn. Bolko la 2-a en 1345 militperdis fortreson en Kamienna Góra, kiun li milite reakiris tri jarojn poste. Baldaŭ la militagado haltis precipe post morto de Johano en 1346 kaj post morto de Ludoviko la 4-a la Bavaro en 1347.

La 22-an de novembro 1348 en Namysłów estis kontraktita paco. Bolko la 2-a pro malkonataj kaŭzoj ne partoprenis en la paca konferenco kaj reprezentis lin Kazimiro la 3-a. La plena paco inter la silezia princo kaj nova imperiestro de Germanio kaj reĝo de Ĉeĥio Karolo la 4-a ekestis la 16-an de aŭgusto 1350 nur kaŭze de arbitracio per Albreĥto de Habsburgo.

Interkonsento kun Karolo la 4-a de Luksemburgo (1353)Redakti

Post la paca kontrakto en Namysłów en 1348, antaŭa kontraŭ-Luksemburga agado de silezia princo estiĝis sensencaĵo. Bolko la 2-a komencis proksimiĝi al Karolo la 4-a, kaj samtempe daŭre bone interrilatis kun pola reĝo Kazimiro la 3-a kaj hungara reĝo Ludoviko la 1-a. Bolko ne havis viran idon. Pro tio li decidis edzinigi sian fratidinon Anna (filino de Henriko la 2-a) al filo de imperiestro. Samtempe li promesis, ke post lia senida morto kaj post morto de lia edzino Agnesa ĉiuj heredaĵoj apartenos al la junaj geedzoj. Pro tio, ke rapide mortis filo de Karolo la 4-a jam baldaŭ la interkonsento estiĝis neaktuala. Malgraŭ tio la imperiestro decidis ne rezigni pri paca proprietigo de la heredaĵo de Bolko kaj proponis sin kiel kandidaton al edziĝo kun Anna. Geedziĝa kontrakto estis subskribita dum kunveno de monarkoj en Vieno en 1353 kaj jam en la sama jaro Anna estis kronita kiel Reĝino de Bohemio kaj Romia Imperiestrino.

Kunlaborado kun Luksemburganoj. Pligrandigo de princlanda teritorioRedakti

Kunlaborado kun Karolo la 4-a jam baldaŭ donis al Bolko grandajn profitojn kaj kaŭzis pligrandigon de la princlanda teritorio. Jam en 1346 senide mortis onklo de Bolko, princo de Jawor Henriko la 1-a de Javoro. Pro manko de idoj la tutan heredaĵon li transdonis al princo de Świdnica, kio pligrandigis gravecon de Bolko. Fakta pligrandigo de princlanda teritorio sekvis nur post 1356, kiam pro bona ekonomia agado la princo, li ekkolektis multe da mono kaj povis aĉeti ŝuldogarantiaĵojn de ofte ŝulditaj sileziaj princoj. Ĉi-maniere Bolko ekestis en 1358 jaro la proprietulo de Złoty Stok [Reichenstein] kun orminejoj en princlando de Ziębice kaj duono el la Brzeg kaj Oława princlando elaĉetita de Wacław la 1-a de Legnico. En 1359 li ricevis de Karolo la 4-a murzonitajn urbojn ĉe limo inter Ĉeĥio kaj Silezio kun la plej valida Frýdlant. Li ankaŭ aĉetis princlandon de Siewierz paginte al la Teŝinaj princoj 2300 da arĝentaj “grzywna”-oj (grzywna [elparolu gĵivna] - paga rimedo dum mezepoko en Pollando). Sekve en 1368 jaro li aĉetis de princo el Ziębice la urbon Kąty Wrocławskie. La bonaj interrilatoj kun Karolo la 4-a permesis al Bolko solvi en 1331 problemon kun heredaĵo post princo de Głogów Premislao la 2-a de Glogovo. En 1360 la imperiestro agnoskis rajtojn al tiu princlando al Konstancia, vidvino post Premislao kaj samtempe fratino de Bolko. Ĉi tiu situacio daŭris mallonge, ĉar jam post unu jaro pro morto de Konstancia, Karolo la 4-a donis al Bolko por dumviva regado duonon de du princlandoj: en Głogów kaj en Ścinawa. La plej granda akiraĵo okazis la 14-an de aprilo 1364 kiam Bolko kun Karolo la 4-a aĉetis dumvivan rajton al regado pri Luzacio kontraŭ grandega kvoto 21 000 da arĝentaj “grzywna”-oj. Danke al tio Bolko la 2-a iĝis grava persono en politika strukturo de Eŭropo.

Bolko la 2-a kiel arbitracianto por konfliktoj inter eŭropaj monarkojRedakti

Lia politika agado estis rimarkita jam pli frue, kiam en 1363 jaro Bolko kune kun la pola reĝo estis invititaj por solvi konflikton inter aŭstra princo Rudolfo la 4-a kaj hungara reĝo Ludoviko la 1-a kio estis enkonduko en la sekva jaro al kunveno de monarkoj en Krakovo, kie ankaŭ partoprenis Bolko la 2-a Malgranda.

Morto kaj konsekvencojRedakti

Bolko la 2-a Malgranda mortis la 28-an de julio 1368 kaj estis entombigita en abatejo en Krzeszów, kie ĝis hodiaŭ troviĝas bele farita tomba ŝtono. Lia edzino kiel vidvino estiĝis proprietulo de la Svidnica-Javora princlando. Post la morto de Agnesa de Habsburgo en 1392, la Svidnica-Javora princlando submetiĝis al la Krono de Bohemio, al la Luksemburga dinastio. La princlando transdependiĝis kiel doto por nevino de Bolko la 2-a Malgranda, princino Anna de Svidnico, edzino de Karolo la 4-a.

Bibliografio kaj fontaĵoRedakti