La konfesa sekreto (latine sigillum confessionis = sigelo de konfeso) estas regulo de kristanismo, laŭ kiu sacerdoto preninta peko-konfeson nenial rajtas malkaŝi, kion li aŭdis de la konfesanto.

La konfesan sekreton skribe fiksis la 4-a laterana koncilio en 1215, sed ĝi jam antaŭe ekzistis kaj estis ĝenerale agnoskata. Lezo de la sekreto kaŭzas aŭtomatan (latine: Latæ Sententiæ) ekskomunikiĝon. Neniu, eĉ ne la konfesinto, rajtas nuligi la devon konservi la sekreton.

La sekreteco ligas ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel ekscias pri la enhavo de la konfeso, ekzemple interpretiston.

Patrono de la konfesa sekreto estas Sankta Johano Nepomuka.

Literaturo kaj filmoj redakti

Ĉar la konfesa sekreto povas kaŭzi severajn internajn konfliktojn por sacerdoto, ĝi ofte estis temo de noveloj aŭ filmoj. Ekzemploj estas:

  • Novelo A victim to the seal of confession de Joseph Spillman (1898)
  • Filmo I confess de Alfred Hitchcock (1952)[1]
  • Filmo Beichtgeheimnis de Viktor Tourjansky (1956)
  • Novelo Das Beichtgeheimnis de Erich Brautlacht (1956)
  • Epizodo The confession en la televida serio "T. J. Hooker"
  • Filmo Mortal Sins de Bradford May (1992)
  • Novelo Body Count de William X. Kienzle (1992)

Referencoj redakti