Atributoj estas tiuj simbolaj akcesoraĵoj situaj ĉe dioj, kiuj karakterizas ilin kaj utilas por ilin distingi. Ĉiuj tiuj distingiloj estas atributoj, kiel la klabo de Heraklo, la pavo de Juno, la blindiga bendo, la pafarko kaj la torĉo de Kupido.

Talio kun la masko de komedio.

Laŭ PIV Atributo estas Distingilo, insigno, emblemo de iu metio, korporacio, dio ktp, uzata precipe en belartoj[1]: kaj tiudirekte oni proponas ekzemplojn: pesilo estas la atributo de la juĝpovo; rado k globo estas atributoj de Fortuno.[2]

Laŭ Francisko Azorín atributo estas Distingilo; objekto, bildo karakterizanta personon aŭ arton. Spado k. pezilo [tiele] de la Justeco; Sceptro de la Realeco [tiele]; liro de la Muziko.[3] Li per bildo montras ankaŭ la ekzemplon de la kaduceo, atributo de Merkuro.

Notoj redakti

  1. PIV, [1] Konsultita la 1a de Decembro 2017.
  2. PIV, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 26.