Municipo Opatovec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km norde de urbo Svitavy. Pro malferma ventoriĉa situo oni iam la vilaĝon ŝerce alinomas "Malgranda Siberio". La vilaĝo troviĝas sur la ĉefa eŭropa dislimo. Vivas ĉi tie 738 loĝantoj (2023).

Opatovec
germane Überdörfel
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Opatovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Rivero Mikulečský potok
Situo Opatovec
 - alteco 438 m s. m.
 - koordinatoj 49° 48′ 10″ N 16° 28′ 47″ O / 49.80278 °N, 16.47972 °O / 49.80278; 16.47972 (mapo)
Areo 7,07 km² (707 ha)
Loĝantaro 738 (2023)
Denseco 104,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572721
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Opatovec
Retpaĝo: www.opatovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de la komunumo redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Opatovec
  • Košíře
  • Starý Valdek
  • Nový Valdek
  • Český Lačnov aŭ Český Lučna

Historio redakti

Jam de la 14-a jarcento estis sur teritorio de nuntempa vilaĝo sinsekve fondata vasta fiŝlaga sistemo uzata riĉan provizon de la subtera akvo. En la 16-a jarcento, dum regado de familiaro Kostka, estis la sistemo kompletigita kaj vastigita. Verŝajne al fiŝbredado estis ligitaj la unuaj domaroj en la areo kaj la plejmalnova kerno de la vilaĝo Opatovec, germane Überdörfel. Nuna terkulturista vilaĝo estis fondita sur sinjora grundo nur ĉirkaŭ la jaro 1697. Super la grupo da fiŝlagoj estas konservitaj kelkaj originaj bienetoj inter novaj konstruaĵoj.

Ekestis ankaŭ pluaj vilaĝoj, partoj de nuna komunumo:

  • Košíře, germane Körber - ankaŭ ĉi tie estas kelkaj originaj duetaĝaj bienetoj kun malfrubaroka membrigaĵo,
  • Starý Valdek, germane Alt Waldeck,
  • Nový Valdek, germane Neu Waldeck kaj
  • Český Lačnov aŭ Český Lučna, germane Böhmisch Latschnau

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En Košíře troviĝas preĝejo de Naskiĝo de Sankta Maria, malfrubaroka el la jaro 1793. Ĝi estas ununava kun senŝtupa presbiterejo kaj sakristio sur la norda flanko. En la fronto estas voluta pinjono, la fenestroj estas duoncirklaj. Volboj estas plataĵaj, sakristio estas volbita barele kun segmentoj.

La ĉefaltaro estas kadra el la fino de 18-a jarcento kun bildo el la jaro 1881. Simila estas la flanka altaro, ornamita per statuo de Sankta Maria Lurda, la predikejo estas el la dua duono de 18-a jarcento kaj estas ornamita per belaj reliefoj de evangeliistoj.

La preĝejo estis rekonstruita en la jaro 1997.

Apud la preĝejo estas ŝtona kruco kun figuroj de Kristo kaj de sanktuloj el la jaro 1775.

Kapelo redakti

En Opatovec sur vilaĝplaco situas kapelo de Sankta Venceslao, malfrubaroka el komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estas ununava, oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo, oblonga sakristio en la akso kaj oblonga antaŭĉambro antaŭ la fronto. La ĉefaltaro estas kadra kun bildo de Sankta Venceslao el la unua duono de 19-a jarcento. Apud la triumfa arko troviĝas statuoj de Sankta Jozefo kaj de Sankta Maria el la unua duono de 19-a jarcento. La Kalvaria vojo estas el la dua duono de 19-a jarcento.

Monumento redakti

Monumento al viktimoj de la Unua Mondmilito antaŭ la paroĥestrejo.

Tomboŝtono redakti

Sabloŝtona tomba monumento apud la preĝeja muro kun riĉa reliefo je eklezia temo kaj germanaj surskriboj estas grave difektita.

Pluaj memorindaĵoj redakti

  • Paroĥestrejo en Košíře,
  • kelkaj statuoj kaj krucoj en Košíře,
  • statuo de Sankta Johano Nepomuka en Opatovec,
  • valora bieno vidalvide de la preĝejo en Košíře kun lignoskulptita pordego kaj urbecaj interioroj,
  • ŝtonaj krucoj en Starý Valdek,
  • paciga kruco inter Český Lačnov kaj Moravský Lačnov.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti