Preĝejo Vizito de Virgulino Maria (Svitavy)

Preĝejo Vizito de Virgulino Maria (ĉeĥlingve kostel Navštívení Panny Marie) estas paroĥa preĝejo situanta en la urbo Svitavy en Ĉeĥio.

Konstruhistorio redakti

La preĝejo estiĝis verŝajne kune kun la origina kerno de la urbo ĉ. la jaro 1250. Ĝis nun videblas origina romanika dispozicio de la origina konstruaĵo - ununava spaco kun du flankaj kapeloj. La preĝejo estis plurfoje grave difektita, unue dum la husanaj militoj en 1424, poste dum la tridekjara milito kaj en 1781 dum la plej granda incendio, kiu multe damaĝis la tutan urbon. El fino de la 18-a jarcento devenas la nuna baroka rekonstruo, realigita de Matěj Rosa el Litomyšl. Ĝenerala kompleta rekonstruo de la preĝejo okazis en la j. 1993-1994.

Ornamo de la interno redakti

 
la ĉefa altaro

Bildon "Vizito de Virgulino Maria" sur la ĉefa altaro pentris en 1795 membro de la viena pentroakademio Hubert Mauer. Bildojn por flankaj altaroj kreis alia viena majstro Georg Tonninger - La maldekstra nomiĝas "Trovo de la Sankta Kruco far Sankta Heleno", patrino de la romia imperiestro Konstantino. La dekstra prezentas "Sanktan Valentenon".

Statuojn de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, predikejon, baptujon kun baldakenon kaj kesto por orgeno kreis artistoj Andreas Schweigel, Johann Beil a Anton Joch el Brno.

Bildojn de la Krucvojo de Jesuo kreis pentristo Berger el Nový Jičín.

Surplafonaj freskoj el 1892 prezentas vivon de Virgulino Maria kaj estas verko de Karl Brachtl el la urbo Šumperk.

Orgenon kreis en 1798 Ignaz Staudinger, arte valorajn kolorajn fenestrojn dediĉis en la 19-a jarceno urbanoj de Svitavy.

Spacon sur ĥorejo dividas de la ĉefa navo vitra muro oramita per vitraĵo "Sep donacoj de la Sankta Spirito".

Praktikaj informoj redakti

Krom mesohoroj la interno rigardeblas trans la krado kaj viziteblas porokaze aŭ laŭ antaŭa interkonsento en la Informcentro. Ekde 2003 alireblas la preĝeja turo, kiu ofertas belvidon al la tuta urbo. En malgranda ejo, en kiu antaŭe loĝis sonorigisto, troviĝas eta ekspozicio pri pluaj spiritaj memorindaĵoj de la urbo kaj pluraj historiaj statuoj kaj bildoj. Sekve entute 100 ŝtupoj gvidas al la belvidejo. La viziton eblas mendi en la Informcentro sur la ĉefa placo.

Fonto redakti

Informoj en la paĝaro de la Paroĥo de Svitavy[rompita ligilo]

Literaturo redakti

FIKEJZ, Radoslav. Svitavy a jejich památky (Svitavy kaj iliaj memorindaĵoj). Svitavy : Město Svitavy ve spolupráci s Městským muzeem a galerií, 1996. 23 p. ISBN 80-254-4598-4.

Eksteraj ligiloj redakti