Municipo Vendolí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe Vendolský potok, 5 km sudokcidente de urbo Svitavy, proksime de ŝoseo n-ro 34 inter Svitavy kaj Polička. Vivas ĉi tie 974 loĝantoj (2023).

Vendolí
germane Stangendorf
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vendolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Rivero Vendolský potok
Situo Vendolí
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 10″ N 16° 24′ 45″ O / 49.73611 °N, 16.41250 °O / 49.73611; 16.41250 (mapo)
Areo 20,67 km² (2 067 ha)
Loĝantaro 974 (2023)
Denseco 47,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 14
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578932
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vendolí
Retpaĝo: obecvendoli.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Vendolí estas en listo de vilaĝoj apartenantaj al la sinjorejo de episkopoj de Litomyšl en la jaroj 1318 - 1326. Pro tio historiistoj supozas, ke la vilaĝo estis fondita per koloniigo de episkopo de Olomouc Bruno el Schauenburk ĉirkaŭ la jaro 1270. La germanan nomon Stangendorf ĝi ricevis laŭ sia lokigisto, kavaliro Dietrich Stange von Friedberg, pli posta moravia kameristo. Ĉeĥa nomo Vendolí (Wandule, Wayndol) estis verŝajne derivita el germana esprimo Weidl, salikvergoj.

Aliaj fontoj raportas, ke la plej malnova konstruaĵo en la vilaĝo, preĝejo de Sankta Andreo, estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1260 de premonstratoj de Litomyšl, kiuj administris la paroĥejon ĝis la jaro 1558.

En la jaro 1572 preskaŭ tuta vilaĝo, ankaŭ la preĝejo, forbrulis. La kirko estis rekonstruita nur en la jaro 1693. Dum la Tridekjara milito Vendolí ege suferis per trairado de armeaj trupoj, kiuj tiam sian provianton prizorgadis plejparte per rabado. Nelonge post la Tridekjara milito aperis nova danĝero en formo de tjurka invado en Moravion en la jaro 1683. Multaj homoj devis tiam kaŝadi sin en profundaj arbaroj. Trans Vendolí marŝis ankaŭ trupoj de prusa kaj rusa armeoj dum militoj pri la aŭstria heredaĵo (1740-1742, 1744-1745 a 1756-1763). En la jaro 1772 aperis en la regiono malsatmortado pro rikoltomanko. Dum Napoleonaj militoj iradis trans la vilaĝo dufoje, en la jaroj 1799 kaj 1815, rusa armeo, kaj en la jaro 1866, post batalo apud Hradec Králové trairadis ĉi tie aŭstriaj kaj prusaj trupoj.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En centro de la vilaĝo, troviĝas preĝejo de Sankta Andreo. Origine ĝi estis konstruita en la jaro 1517 en malfrugotika stilo, post incendio ĝi estis en la jaroj 1693-1826 sinsekve rekonstruata baroke. La preĝejo estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo, oblonga sakristio kaj oratorio sur norda kaj kun antaŭĉambro sur suda flankoj. Prisma turo kun bulba tegmento kaj malfermita ŝtuparo kaj kvadrata kapelo situas antaŭ la okcidenta fronto, kronata per rokoka pinjono kun kasula fenestro. La vandoj estas ekstere ornamitaj per lizenaj kadroj, la fenestroj per kadraro. Interne estas vandoj kun toskanaj pilastroj kun surkolonaĵo kaj kubuta kornico. En la presbiterejo estas barela volbo kaj konĥo, en la navo prusa volbo kaj masonita ĥorejo sur du kolonoj. Sakristio kaj oratorio estas volbitaj kruce, la subturejo barele kaj antaŭĉambro havas platan plafonon. La kapelo apud la turo estas alirebla de ekstere per portalo en la fronto. Ĝi estas volbita sur angulaj pilastroj per kalota volbo.

La ekipaĵo estas pseŭdostila el la fino de 19-a jarcento. Ŝtona baptujo estas el la jaro 1761. En la kapelo estas statuo de Sankta Maria el la dua duono de 17-a jarcento.

Tombejo redakti

La tombejon ĉirkaŭas barilmuro kun enireja pordego kaj kadavrejo. En la muro estas enmasonitaj ŝtonaj novrenesancaj reliefoj de Kalvaria vojo el la dua duono de 19-a jarcento.

Statuoj redakti

Antaŭ la tombeja pordego estas kolono de Nemakulita el la jaro 1719. Kontraŭ ĝi estas ŝtona kruco el la jaro 1778 kaj post la tombejo estas kruco el la jaro 1788, ankaŭ ŝtona.

Naturo redakti

En la vilaĝo estas du memorindaj arboj, etfoliaj tilioj ( Tilia cordata) kun cirkonferenco 700 cm, alteco 18 kaj 25 m kaj taksata aĝo de 400 - 500 jaroj.

En la vilaĝo estas stacio por handikapitaj animaloj. Estas bredataj ĉefe birdoj, plejparte rabobirdoj.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti