Maštale (Ĉevalstaloj) konsistantaj el partoj Toulovcovy maštale (Ĉevalstaloj de Toulovec) kaj Městské maštale (Urbaj Ĉevalstaloj) estas natura regiono, labirinto de sabloŝtonaj rokoj kaj pinaj arbaroj proksimume 20 km de la urbo Litomyšl inter komunumoj Proseč, Budislav kaj Nové Hrady. Estas troveblaj en ili diversaj rokaj formacioj, ekzemple "Cikánka", "Panský stůl", "Velryba", "U Kostelíčka" kaj ceteraj.

Maštale
esperante: Ĉevalejoj
naturrezervejo
Maštale
Oficiala nomo: Maštale
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distriktoj Distrikto Chrudim, Distrikto Svitavy, Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Boh.-Mor. montetaro
Parto(j) Toulovcovy maštale, Městské maštale
Municipoj
Rivero Novohradka
Situo Maštale
 - koordinatoj 49° 50′ 08″ N 16° 07′ 25″ O / 49.83556 °N, 16.12361 °O / 49.83556; 16.12361 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 540 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 350 m s. m.
Areo 10,4056 km² (1 040,56 ha)
Orogenenezo
montariĝo
Grejso
Plantaro Mirtelo, Ruĝa vakcinio, Likopodo
Animalaro
Estiĝo 1-a de januaro 1989
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Maštale
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Historio redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1400 aĉetis vilaĝojn Jarošov, Budislav, Mladočov kaj Desná kavaliro Toulovec el Třemošná. Li estis persono pri kiu cirkulis diversaj onidiroj sed ankaŭ persono konata el diversaj historiaj fontoj. Sian riĉaĵon li onidire akiris per rabado, plejparte en Moravio, kaj kontraŭ venĝo de moravianoj li kun sia rabista kavalerio kaŝadis sin en malfacile alireblaj ravinoj kaj rokoj ĉe Budislav kaj Jarošov. Dum sia rabista junaĝo li verŝajne loĝis en fortikaĵeto de Jarošov. Siajn maljunajn jarojn li vivis kiel honesta urbano de Litomyšl kaj faris multajn bonajn agojn. Li mortis proksimume en la jaro 1412.

Naturo redakti

Nuntempe estas sur la teritorio establita Natura rezervejo Maštale. Ĝi okupas teritorion en baseno de supra fluo de la rivero Novohradka sur dislimo de Bohemia tabulo kaj Bohemia-Moravia montetaro, sur dislimo de distriktoj Chrudim, Svitavy kaj Ústí nad Orlicí. La regiono havas ondoforman karakteron ĝenerale deklivitan al nordo. Altituda diferenco inter la plej alta loko en sudo (Posekanec 554 m s.m.) kaj la plej malalta loko en nordo (fluejo de la rivero Novohradka) estas preskaŭ 200 m. Tuta areo de la rezervejo estas 1083,6 hektaroj. Esenca parto de la regiono estas kreata per sedimentoj de supera kretaceo, aparte de glaŭkonita cenomana sabloŝtono. La plej grandan geomorfologian valoron en la regiono havas t.n. Budislavské skály (Rokoj de Budislav). Temas pri sistemo de rokaj valoj, entranĉitaj lok-al-loke eĉ en profundon de 60 metroj en la sabloŝtonoj kaj subtavolaj petroj. La valojn kavigis fontaj kaj alfluaj riveretoj de la rivero Novohradka. La deklivojn kreas sabloŝtonaj rokaj vandoj, membrigitaj (per erodo kaj deklivaj movoj de bloka tipo) en memstaraj rokfiguroj - turoj kaj kolonoj, aŭ elstaraĵoj, rokfaŭkoj, blokoj kaj similaj. Estas ankaŭ signoj de kreado de rokaj urboj, aparte en Toulovcovy maštale kaj Městské maštale. En la rezervejo estas partia apero de raraj specioj de animaloj kaj kreskaĵoj - salamandro makulara (Salamandra salamandra), pteridofitoj kaj muskoj.

Asocio de komunumoj redakti

Municipoj situantaj ĉirkaŭ la natura rezervejo kreis en la jaro 2001 Asocion de komunumoj Toulovcovy Maštale. Ĝi inkluzivas 11 komunumoj kaj teritorion de 10.022 hektaroj kun granda parto de arbaroj. La terkulturista grundo estas grandparte havaĵo de granda nombro da personoj kaj mastrumas sur ĝi kaj agrokulturistaj kooperativoj kaj privataj terkulturistoj.

En menciita regiono troviĝas ne nur naturrezervejo Maštale, sed ankaŭ natura parko Údolí Krounky a Novohradky (Valo de Krounka kaj Novohradka) kaj naturaj memoraĵoj Pivnická rokle (Bierdebiteja Ravino) kaj Střítežská rokle (Ravino de Střítež).

Naturo, kiu troviĝas en la regiono estas bela nedamaĝita per civiliziteco. Alternas diversaj terenaj reliefoj kaj diversaj kreskaĵaroj. Granda parto de la teritorio ne estis trafita per komasacio en tempoj de socialisma kolektivigo kaj restis ĉi tie granda kvanto de disa verdaĵo, kiu kreas la pejzaĝon pentrinda, taŭga por refreŝigado kaj ripozo.

La Asocio de la komunumoj agadas kaj en rektaj servoj por turistoj en du informcentroj, kaj ankaŭ por disvolvo de la regiono. Per ĝia aktiveco ekestis jam kvar belvidejaj turoj, reto de biciklismaj padoj kaj aliaj. En la teritorio estas densa reto de signitaj turismaj padoj.

Eksteraj ligiloj redakti