Municipo Bor u Skutče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en centro de natura rezervejo Maštale, 3 km norde de komunumo Proseč kaj 3 km sude de komunumo Nové Hrady. Vivas ĉi tie 134 loĝantoj (2023).

Bor u Skutče
municipo
Bor u Skutče n-ro 64
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bor u Skutče
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Situo Bor u Skutče
 - alteco 477 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 24″ N 16° 07′ 42″ O / 49.82333 °N, 16.12833 °O / 49.82333; 16.12833 (mapo)
Areo 4,35 km² (435 ha)
Loĝantaro 134 (2023)
Denseco 30,8 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Unua skribmencio 1559
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547867
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bor u Skutče
Retpaĝo: www.boruskutce.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unuaj skribaj raportoj pri la vilaĝo devenas el la jaro 1559 kaj informas, ke Bor ĝis la jaro 1421 estis posedaĵo de monaĥejo de Podlažice. Poste ĝi apartenis al la sinjorejo Nové Hrady ĝis la jaro 1848. Al la vilaĝo apartenas ankaŭ izole situantaj domoj Pasíčka kaj partoj de Borka kaj Vranice.

Bor u Skutče estas unu el elirpunktoj por viziti sabloŝton-rokajn teritoriojn Maštale. Aliro de Bor estas per sekvado de verda pado kaj poste de blua (pli mallonga kurso), aŭ el Bor ni povas transiri tutan areon laŭ ruĝaj signoj.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti