Gimnazio Svitavy (plennome Gimnazio kaj Lingvolernejo kun rajto de ŝtata ekzameno Svitavy) estas ŝtata lernejo kun multjara tradicio. Nombro de studentoj ĉiujare tangas inter 340-360, el kiuj pli ol duono estas knabinoj. Administranto de la lernejo estas Regiono Pardubice, Ĉeĥio.

Gimnazio Svitavy
gimnazio
Informoj
fondodato 26-a de marto 2013
Situo
Geografia situo 49° 45′ 30″ N, 16° 27′ 33″ O (mapo)49.758316.4592Koordinatoj: 49° 45′ 30″ N, 16° 27′ 33″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Svitavy
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio Svitavy (Ĉeĥio)
Gimnazio Svitavy (Ĉeĥio)
DEC
Gimnazio Svitavy
Gimnazio Svitavy
Map
Gimnazio Svitavy
vdr

Nuntempe la lernejo sekurigas instruadon por gelernantoj de:

  • kvarjara gimnazio - 4 klasoj (post la 9-a klaso de la elementa lernejo)
  • okjara studado - 4 klasoj de malsupera gimnazia ŝtupo kaj 4 klasoj de supera gimnazia ŝtupo (post la 5-a klaso de la elementa lernejo)

Le lernejo instruas ĉiujn gimnaziajn studobjektojn kun emfazo de fremdaj lingvoj kaj kunlaboras kun alilandaj gimnazioj enkadre de la projekto Comenius.

Parto de la lernejo estas Lingvolernejo kun rajto organizi ŝtatajn ekzamenojn (kursoj de fremdaj lingvoj aŭ de la ĉeĥa por fremduloj).

Historio redakti

Antaŭ la dua mondmilito la konstruaĵo estis germana realgimnazio, dum la milito ĝi servis kiel lazareto, post la milito nelonge kiel internulejo por germanaj, hungaraj kaj italaj militkaptitoj. La 17-an de aŭgusto 1945 la ministerio pri instruado fondis tie ŝtatan realgimnazion. La instruado estis komencita nur la 15-an de septembro 1945, ĉar nekonataj adoleskantoj per ŝtonoj rompis la fenestrojn komence de la monato.

Rilato al Esperanto redakti

En la gimnazio instruas la ĉeĥajn lingvon kaj literaturon instruistino Radomila Oblouková, kiu en 1994 fondis studentan teatran ensemblon DOMA sub la urba kulturcentro, kiu prezentis en Esperanto teatraĵon laŭ Karel Čapek R.U.R. aŭ Terura sonĝo pri robotoj - unue en OSIEK-konferenco en Svitavy (2012), poste en festivalo de fremdlingvaj studentaj teatroj en Brno(2013), en UK Rejkjaviko (2013) kaj laste denove en Svitavy okaze de 5-jariĝo de la loka Esperanto-muzeo (2013).

Eksteraj ligiloj redakti