Nuntempe mi fojfoje observas la Vikipedion kaj organizas aktivaĵojn pri kaj por ĝi, kiel ekzemple la eksterretan eldonon de la Vikipedio sur la DVD Esperanto Elektronike (2006) aŭ la konkurson Monato de Vikipedio (2010).

Mi estis aktiva vikipediisto inter 2005-05-26 (tago de mia abiturientiĝo ĉe la gimnazio) kaj 2006-02-20 (unua tago de mia dua semestro ĉe la universitato). Tiu periodo daŭris 271 tagojn. Mi registriĝis al la Vikipedio en Esperanto (plu nur Vikipedio) en 2004-10-25. Mia unua redakto estis Spiritismo, mia unua artikolo Jaroslav HEYROVSKY. Sume ĝis malpliaktiviĝo mi pasigis registrita en la Vikipedio 484 tagojn. Dum ili mi faris 2343 redaktojn, kaj mia RBT faris ĉirkaŭ 5000 pliajn. Mia atentaro ampleksis 993 paĝojn.

Jam dum la antaŭabiturientiĝa semajno la Vikipedio fariĝis por mi ripozilo. Dum la sekvaj monatoj, mi iĝis ano de la mirinda vikipedia komunumo, kvankam malgranda. Mi ekkonis novajn homojn, lernis kaj verkis pri novaj temoj, eniris profundaĵojn de la vikio, kreis viki-paĝaron por mia landa junulara esperanto-organizo, enmiksiĝis en multaj kvereloj... La Hazarda paĝo iĝis mia hejmpaĝo, mi verkis robotojn, proponis na KDLS kaj na ADLS, fojfoje skribis aktualaĵojn, ĉiutage (kaj ĉiunokte) kontrolis la Atentaron, mastrumis la sil-sukcesan Promeson... Kulmino de mia aktivado okazis en januaro 2006, dum kiu mi faris 900 redaktojn. Kiel pruvo de mia aktivado ĝis la lasta momento restas en la arĥivo kopio de la ĉefpaĝo de 2006-02-20 (kun la respektivaj ŝablonaj kampoj ĉi tie: [1] [2] [3]) – la aktuala ADLS, la aktuala KDLS kaj la du antaŭaj, la lastaj du aktualaĵoj – estas ĉiuj miaj iniciatoj.

Komence de februaro 2006 komenciĝis la malfeliĉaĵo bataldiskuto pri uskleco en familiaj nomoj – temo, kiu jam antaŭe dum longa tempo troviĝadis ĉe mia listo de ĝeneralaj ŝanĝendaĵoj, fariĝis objekto de varmega dis{k,p}uto. En ĝi denove, ĉi-foje eksterordinare videble montriĝis certaj malbonaj trajtoj de kelkaj vikipediistoj, kiuj je mia bedaŭro ade rompadis regulojn de juste kondukata diskuto, kaj foje eĉ la bazajn vikipediajn regulojn. La ĥaosa, neorganizita kaj nerajtigita ekaplikado de ĝis tiam nure proponita nova regulo pri maltutmajuskligo de familiaj nomoj estis nur la plej okulfrapa aĵo. Poste venis aldone proponoj emantaj utiligi la plifavoratan porŝanĝan proponon por samtempa okazigo de aliaj kromaj ŝanĝoj. Ĉio ĉi ŝajnis rezulti en ega ŝanĝoprojekto, certe longe daŭronta kaj pridubeble apenaŭ baldaŭ finiĝonta. Mi sentis, ke al tia projekto mi ne plu kapablus dediĉi sufiĉe da tempo, kaj se la de mi malfavorata ŝanĝopropono aspiranta forigi la informon pri familinomeco el la enciklopedio venkus, tiam mi eĉ devigus min kun interna malkonsento redakti. Tial mi konstraŭstaris eniri ion, kies finiĝon mi ne certis ĝisatendi. Eblas tamen, ke malgraŭ ĉio ĉi mi daŭre sukcesus resti ĉe la projekto. Sed... tiu tuta ŝanĝemiĝo okazis nur en momento, kiam mi jam estis pripensanta iom ŝanĝi mian aktivecon en la Vikipedio.

Mi vivis en la Vikipedilando dum la transira periodo inter mia gimnazia kaj universita studoj. Tiu vivo helpis al mi plifaciligi mian tiutempan fizikan vivon, kie al kompleta ŝanĝo de tagoprogramo aldoniĝis ankaŭ la transloĝiĝo al nova urbo kaj parta memstariĝo de la familio. Tamen, la unua prova semestro jam estas for, kaj nun indus elloĝiĝi el Vikipedilando kaj oficiale komenci novan aktivan vivon en Brno. En la tago de mia malpliaktiviĝo en la Vikipedio, komenciĝis mia dua semestro ĉe la universitato. En tiu sama tago mi enskribiĝis kiel kunlaboranto de la Laboratorio pri prilaboro de natura lingvo en mia fakultato. En tiu tempo devoj pri somere okazigota junulara renkontiĝo vokis min repliaktiviĝi en la landa junularo. En tiu tago unu prudenta administranto nomis la spontanee ekintan baloton en la primajuskliga diskuto nevalida...

Ne, mi ne foriras. Mi daŭre redaktos artikolojn, sed mi ne plu povas kontribui regule kaj ĉiutage kontroli la atentaron. Mi simple malpliaktiviĝas.

Sinprezento redakti

Mi nomiĝas Marek BLAHUŜ, naskiĝis en 1986, devenas de urbo Uherské Hradiště en Ĉeĥio kaj interesiĝas pri komputila programado, genealogio kaj lingvoj (mi esperantiĝis somere en 2003 kaj krome scipovas la ĉeĥan, la anglan, la germanan, kaj iome la hispanan, tokiponon kaj la latinan). Ekde septembro de 2005 mi studas informadikon ĉe la Masaryk-universitato en Brno kaj plejparte loĝas tie. Pli pri mi oni povas ekscii ĉe mia persona ttt-ejo.

Vikipedio redakti

Al la Vikipedio mi klopodas kontribui ĉefe per tradukoj de alilingvaj vikipedioj (precipe la angla kaj la ĉeĥa, sed mi jam foje tradukis ankaŭ de la germana, la slovaka, la hispana kaj eĉ la pola), se mi rimarkas ke artikolo pri iu inda temo mankas aŭ ne sufiĉas. Ankaŭ mi faras redaktetojn (aldonante detalojn aŭ korektante erarojn kaj mistajpaĵojn), se mi trovas ion je tio indan foliumante tra la enciklopedio.

Brno redakti

Pro mia ĵusa translokiĝo al Brno pro la studado, mi nun planas ekkoni mian urbon kaj verki pri ĝi por la Vikipedio. Mi planas redakti, plibonigi, disvolvigi, reverki aŭ krei i.a. la sekvajn artikolojn (forstrekitaj estas tiuj, kiujn mi jam sukcesis prilabori - malfermu ilin se vi volas vidi kun kia rezulto):

Kontribuoj redakti

Artikoloj redakti

Atentu: Tiu ĉi listo nun ne estas ĝisdata.

Jen listo de artikoloj, al kiuj mi menciinde kontribuis (plej novaj supre):

Bildoj redakti

Mi ankaŭ klopodas aldonadi bildojn al artikoloj, ĉar ja bildo faras artikolon tuj multe pli alloga kaj estus malbone, ke bildoj kuŝas en Wikimedia Commons, sed ne estas uzataj por pliriĉigi la esperantan Vikipedion. Ekzistas diraĵo, kiu jenas: "Unu bildo valoras mil vortojn." Jen listo de artikoloj, al kiuj mi aldonis bildojn:

Bonaero, Brno, Deserto, Granda incendio de Londono, Granda Zimbabvo (29999-a artikolo), Mozila Fajrfokso, Peklita umeo, Umeo, Zakusko

Planataj kontribuoj redakti

Kiam mi trovos tempon, mi planas verki i.a. la jenajn artikolojn: Umbiliko (laŭ en:), Universala tradukilo (laŭ en:), All your base are belong to us (laŭ en:), Aleksander KORĴENKOV, krampo, Sherlock HOLMES, IP per aviaj transportiloj (laŭ en:), RFC (laŭ en:), Reductio ad Hitlerum (laŭ en:), Maroka muro (laŭ en:), Kofolao (laŭ cs:).

Ĝeneralaj ŝanĝendaĵoj redakti

Dum mia redaktado de la Vikipedio mi rimarkis plurajn erarojn, kiuj estas (verŝajne) misaj kaj ŝanĝendaj, sed ili tiom multas en ĝi, ke estas por mi nuntempe neeble tion fari. Por plenumo de la plejmulto de la listigitaj taskoj oni verŝajne povus foje krei roboton kiu farus tiun laboron aŭtomate (aŭ post konfirmo de homo). Ĉiu helpo ĉi-rilata aŭ opinioj pri la ĝusteco de unuopaj listeroj estas bonvenigitaj en mia diskutpaĝo. Mi tamen atentigas, ke ĉiuj pensoj en la sekva sekcio estas nur miaj personaj opinioj kaj povas esti, ke iuj ĝeneraligoj en ĝi enhavataj ne akordas kun aliaj normoj aŭ rekomendoj.

  • Nefunkciantaj malnovstilaj ligiloj al bildoj: En multaj neatentataj paĝoj ĝis nun troviĝas malnovstilaj ligiloj al bildoj de eksteraj retejoj (de kiuj plejmulto estas bildoj alligitaj de alilingvaj vikipedioj antaŭ ol ekzistis Wikimedia Commons), kio tamen jam dum longa tempo ne funkcias. Oni devus la ekstere alligitajn bildojn de aliaj vikipedioj trovi en aŭ aldoni al Commons, kaj pri la bildoj de eksteraj retpaĝoj aŭ pritrakti ties kopirajtojn kaj enmeti en la vikipedion, aŭ forigi la ligilojn de la artikoloj.
  • Majuskligo en plurvortaj nomoj: En esperanto oni majuskligas nomojn Per ĉi tia maniero, ne kiel en la angla, kie oni majuskligas Per Ĉi Tia Maniero.
  • Majuskligo de familiaj nomoj: Estas bona decido en esperantaj tekstoj indiki familiajn nomojn per ties kompleta majuskligado (tiel ĉi: Marek BLAHUŠ). Tiun konsilon donas ankaŭ la paĝo Vikipedio:Nomoj de titoloj, sed bedaŭrinde oni ne ĉiam sekvis ĝin redaktante. La plej severa rezulto de tio estas, ke ekzistas pluraj artikoloj pri personoj kun malĝuste majuskligitaj nomoj, kiuj do netroveblas per ĝuste majuskligita ligilo, kaj ankaŭ inverse. Plej bone estus ĉiam enmeti artikolon sub ĝuste majuskligitan nomon kaj sub malĝuste ("normale") majuskligitan nomon enmeti alidirekton.
  • Nealligitaj jaroj: En multaj artikoloj troviĝas mencioj de diversaj jaroj (ekzemple la universtitato fondiĝis en 1919) sed oni ne alligis ĝin al la artikolo pri la koncerna jaro (ĝusta formo estu la universitato fondiĝis en 1919). Tia ligilo aldonas eblecon facile ekscii pri kio alia okazis en tiu jaro kaj do ekkompreni la historian fonon de la evento. Tamen, kompreneble oni nealligu al la sama jaro plurfoje ene de la sama artikolo.
  • Neesperantlingvaj artikoloj: En la esperantlingva Vikipedio troviĝas kelkaj artikoloj, kiuj aŭ kies partoj estas skribitaj en alia lingvo ol esperanto (plej ofte en la angla). Tiajn artikolojn aŭ partojn oni devas aŭ esperantigi aŭ forigi. Estas neeble por homo elserĉadi tiajn artikolojn per alia maniero ol kruda trarigardado de ĉiuj paĝoj en la Vikipedio, sed per komputila programo facilas kaj sufiĉe fidinde eblas diskoni tiajn artikolojn kaj indiki ilin per iu speciala ŝablono.
  • Senkuntekstaj artikoloj: De multaj artikoloj oni kiel hazarda leganto nescianta pri la priskribrita afero povas konfuziĝi, ne eksciante de la artikolo pri la kunteksto. Se oni ekzemple skribas "Universitato de John Doe en York estis fondita en 1986 kaj hodiaŭ studas en ĝi 18 000 studentoj.", tio nenion diras al scivolema leganto en kiu lando fakte la universitato troviĝas - tial nepras ĉiam aldoni al ĉi tia geografia artikolo ankaŭ la landon (kaj eventuale regionon) en kiu la priskribita objekto troviĝas - ja se vi estas ekzemple de Brazilo kaj verkas artikolojn pri ĉiuj ekzistantaj brazilaj universitatoj, tio estas laŭdinda afero, sed vi ja devas atenti, ke ekzistas ankaŭ alilandanoj, kiuj ne scias, kiuj urboj troviĝas en Brazilo, kaj se vi do ne mencias la landon tie, ili entute ne scios pri kiu lando oni parolas.
  • Ligiloj en titoloj: La teksto de ĉiu artikolo en la enciklopedio komenciĝu per grase emfazita titolo de la artikolo (ekzemple Universitato de Horní Dolní). En la esperantlingva Vikipedio okazas ofte, ke tiu titolo rekte enhavas ligilojn al aliaj artikoloj. Tio tamen malbelaspektigas la titolon, ĉar pro la koloroj kaj substrekiĝo oni apenaŭ povas ankoraŭ distingi, ke temas pri parto de graslitere skribita titolo (ekzemple Universitato de Horní Dolní). En la Stilgvido de la angla Vikipedio (kiu bedaŭrinde multe pli grandas ol la Stilgvido de la esperantlingva) oni donas la jenan rekomendon: Evitu ligilojn en la titolo kaj memdifinojn. Tamen, plej multaj vortoj de la titoloj devus estis alligitaj. (Avoid links in the title and circular definitions. However, most words in titles should be linked to.). Do, uzu ligilojn, sed ne rekte en la titolo. Jen ekzemplo: Budhisma meditado, meditado uzata en la praktikado de budhismo, inkluzivas ĉiujn metodojn de meditado kiuj enhavas Prilumadon kaj ĝian senperan celon. ...
  • Ordigo en kategorioj: Se oni enmetas en artikolon ligilon pri ĝia kategorio (ekzemple [[Kategorio:Landoj]]), oni pensu ankaŭ pri tio, kiel la artikolo enordiĝos en la listo de artikoloj en tiu kategorio. Artikoloj aŭtomate enordiĝas laŭalfabete. Tio tamen malutilas se oni rigardas ekzemple kategorion pri homoj, en kiu la ĉefa ordigkriterio estu la familia nomo. Tial ekzistas por la kategoria ligilo speciala aldonaĵo, en kiun oni povas meti iun tekston, laŭ kiu oni poste enordigos tiun artikolon, anstataŭ laŭ ĝia vera nomo. Do, ekzemple en artikolo pri sportistino Martina NAVRÁTILOVÁ, oni enmetu kiel kategorion ne nur [[Kategorio:Sportistoj]], sed oni ankaŭ diru, laŭ kio la artikolo enordiĝu, enmetante anstataŭ la jenan ligilon: [[Kategorio:Sportistoj|NAVRÁTILOVÁ, Martina]].

Mi ĵus decidiĝis, ke por forigi ĉi tiajn fuŝaĵojn de la Vikipedio poreterne, nun mi volas verki robotojn. Vidu subpaĝon /Proponoj por robotoj por listo de diversaj proponoj por kion tiaj robotoj faru.